Jim Henson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jim Henson
en 1989
en 1989
Naskiĝo la 24-an de septembro 1936
en Greenville, Misisipio, Usono
Morto la 16-an de majo 1990
en Novjorko, Usono
Nacieco usona
Sukcesis kiel marionetisto kaj reĝisoro
Reprezentaj verkoj The Muppets Show, Sesame Street
Persona informo
Naskonomo James Maury Henson
Mortokialo tokso-ŝoka sindromo • organ dysfunction
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Marilando • Northwestern High School
Memorigilo Jim Henson
Familio
Edz(in)o Jane Henson
Infanoj John Henson • Brian Henson • Lisa Henson • Heather Henson • Cheryl Henson
Okupo
Okupo televida reĝisoro • filmreĝisorofilmproduktoro • voĉaktoro • pupteatristoaktoroscenaristoanimaciisto • televida produktoro • reĝisoro • produktoro
Verkoj The Muppets
Labyrinth
The Dark Crystal
Fraggle Rock
Sesame Street
The Jim Henson Hour
Time Piece
vdr

Jim HENSON [ĝim HENsn] (naskiĝinta la 24-an de septembro 1936, mortinta la 16-an de majo 1990) estis usona marionetisto kaj reĝisoro.

Kreinto de The Muppets (La Mupetoj), li estis iu el la plej gravaj marionetistoj de televida historio. Ankaŭ li estis film- kaj televido-produktisto, kaj fondinto de The Jim Henson Company (La Jim Henson Kompanio) kaj The Jim Henson Foundation (Jim-Henson-Fondaĵo).

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Henson naskiĝis en Greenville, Misisipio kaj tranloĝiĝis kun sia familio al Hyattsville, Marilando apud Vaŝingtono dum la malfruaj 1940-oj. En 1954, ankoraŭ gimnazia studento, li komencis labori por WTOP-TV, farante marionetojn por infana televida programo. La sekvantan jaron, studento ĉe Universitato Marilando, li kreis Sam and Friends (Sam kaj amikoj), 5-minutan pupteatran programon, por WRC-TV. La marionetoj jam estis rekoneblaj kiel pra-Mupetoj. Li uzis novajn teknikojn kiuj ŝanĝos la filmadon de marionetoj por televido, ĉefe uzante la kameraframon por kapabligi la marionetiston labori for-kamerao.

1960-oj[redakti | redakti fonton]

La sukceso de Sam and Friends kondukis al multaj gastaperoj de Henson kaj/aŭ siaj Mupetoj en televidĉenaj parolo- kaj varieteo-programoj. En 1963 Henson kaj sia edzino Jane (ankaŭ marionetisto), translokiĝis al Nov-Jorko, kie li inventis Rowlf [raŭlf], pianoludantan homoforman hundon. Tiu estis la unua Mupeto kiu regule aperis en ĉenprogramo, The Jimmy Dean Show. Tiutempe, lia longtempa kunlaboranto Frank OZ aliĝis al lia nova kompanio Muppets, Inc.

De 1964 ĝis 1968, Henson esploris film-fabrikadon, kaj produktis serion de eksperimentaj filmoj. En 1966 lian mallongan eksperimentan filmon Time Piece nomumis la usona Akademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj por Oskar-premio en la kategorio Live Action Short Film (Tuja agita mallonga filmo).

En 1968, Joan Ganz Cooney kaj Children's Television Workshop (Infantelevida Metiejo) kreis Sesame Street-on (Sesame Strato), novan infanprogramon por publika televido, kies celo estis instrui infanojn pri legado kaj skribado. Tiu ĉi programo presentis Henson-ajn karakterojn kiel Big Bird (Granda Birdo), Cookie Monster (Kekso-Monstro), Bert kaj Ernie kaj Kermit the Frog (Kermit la rano).

1970-oj[redakti | redakti fonton]

Henson, Oz, kaj lia teamo alcelis plenaĝan aŭdantaron kun serio de skizoj en Saturday Night Live, sed ili ne estis tre sukcesaj. Kvankam, en 1976, Henson komencis The Muppet Show-programon en Britio. Kermit estis gastiganto de vodevila programo, kune kun aliaj Mupetoj kiel Miss Piggy (Sinjorino Porkinjo) kaj Fozzie Bear (Fozzie Urso). La programo iĝis sensacia en Britio, kaj baldaŭ tutmonde.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

The Muppet Show finiĝis post kelkaj sezonoj, sed la karakteroj aperadis en longa serio de filmoj, unue en The Muppet Movie (1979). Li ankaŭ direktis 2 filmojn sen Mupetoj, la fantaziojn The Dark Crystal (1982) kaj Labyrinth (1986), kunlaborado kun George Lucas (pli fama por la Star Wars serio). La produktado kompanio de Henson ankaŭ laboris kun Lucas por krei la karakteron Yoda (Joda) en la Star Wars sagao, al kiu Frank Oz donis voĉon.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Henson fondis la Jim Henson Fondaĵo en 1982 por antaŭenpuŝi la marionetan arton en Usono.

Henson ankaŭ kreis infanprogramojn kiel Fraggle Rock, Muppet Babies kaj The Storyteller. Lia kompanio kontinuas produkti novajn seriojn kaj specialajn programojn.

Morto[redakti | redakti fonton]

Jim Henson mortis pro bakteria pneŭmonio la 16-an de majo 1990, aĝa 53 jaroj. Memordiservo en lia honoro estis dissendita per la PBS publika televidĉeno, kaj altiris milionojn da spektantoj, kaj dekduojn da famuloj honorante liajn vivon kaj verkojn.

La Jim Henson Kompanio kaj la Jim Henson Fondaĵo daŭras post lia morto. Lia filo Brian kaj filino Lisa nuntempe estas CEO-oj (ĉefestroj) de la kompanio, kaj lia filino Cheryl estas prezidanto de la Fondaĵo.

Plua legado[redakti | redakti fonton]

  • FINCH, Christopher, Charles S. FINCH kaj Jim HENSON. Jim Henson: The Works: The Art, the Magic, the Imagination. David McKAY, 1993, 251 pagoj, ISBN 0-679-41203-4.

Eksteraj ligiloj (anglalingvaj)[redakti | redakti fonton]