Jim Hines
Aspekto
Jim Hines | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | James Ray Hines |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1946 en Dumas |
Morto | 3-an de junio 2023 (76-jaraĝa) en Hayward |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | McClymonds High School (en) Teksas-Suda Universitato |
Okupo | |
Okupo | kurtadistanca kuristo atleto usonpiedpilkisto |
James Ray "Jim" Hines (la 10a de septembro 1946 - la 3a de junio 2023) estis usona atleto, olimpika ĉampiono (Meksikurbo 1968) kaj mondrekordulo.
Li estis la unua, kiu kuris sub la tempolimo de 10-sekundoj (en mana mezurado kun rezulto de 9.9 sekundoj kaj en elektronika mezurado kun rezulto de 9.95 sekundoj) la 14-an de oktobro 1968 kiam li gajnis la 100-metran kuron ĉe la olimpikaj ludoj de 1968 kaj tiel starigis novan mondorekordon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala Retejo
- Jim Hines ĉe World Athletics