Saltu al enhavo

Jim Rhodes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jim Rhodes
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1909 (1909-09-13)
en Coalton
Morto 4-an de marto 2001 (2001-03-04) (91-jaraĝa)
en Columbus
Tombo Green Lawn Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ohia Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Respublikana Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Allen "Jim" RHODES (naskiĝis la 13-a de septembro 1909 - mortis la 4-a de marto 2001) estis usona politikisto de la Respublikana Partio. Li estas unu el nur kvin iamaj usonaj politikistoj ĝis nun, kiuj servis kvar oficperiodojn kiel guberniestro de subŝtato, entute 5 840 tagoj.[1]

Li funkciis kiel guberniestro de Ohio de 1963 ĝis 1971 kaj de 1975 ĝis 1983. Li estis la plej longe servanta guberniestro en la historio de Ohio.

En 1970, li sendis la Nacigvardion al la Ŝtata Universitato Kent. Kvar el la studentoj protestantaj kontraŭ la usona invado de Kamboĝo estis pafmortigitaj de la Ohia Nacigvardio.

Antaŭe li funkciis kiel urbestro de Columbus de 1944 ĝis 1952 kaj kiel Revizoro de la Ŝtato de Ohio de 1953 ĝis 1963.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . The Top 50 Longest-Serving Governors of All Time. Smart Politics (April 10, 2013).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]