Jim Webb
El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Henry Webb, Jr., neformale Jim Webb (n. la 9-an de februaro 1946), estas usona politikisto kaj verkisto. Li servis kiel membro de la usona Senato el Virginio (2007-2013), kaj je la 2-a de junio 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la demokrata nomumo por Prezidento de Usono en la balotado de 2016.
Pli frue en sia vivo, Webb estis oficiro en la Marista Infanterio dum la Vjetnama Milito, poste Asista Ministro pri Defendo por Rezervistaj Aferoj (1984-1987) kaj Ministro de la Mararmeo (1987-1988) dum la prezidentado de Ronald Reagan.
Li verkis plurajn romanojn kaj plurajn aliajn librojn, krom ĵurnalismajn kaj kinofilmajn verkojn diversajn. Li parolas la vjetnaman lingvon.