Jimmy Hamilton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimmy Hamilton kaj Harry Carney en Aquarium je Novjorko proks. novembron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

James H. „Jimmy“ Hamilton (naskiĝis la 25-an de majo 1917 je Dillon en Suda Karolino kaj mortis la 20-an de septembro 1994 en Saint Croix sur la Virgulininsuloj) estis usona klarnetisto, tenorsaksofonisto, muzikaranĝisto, komponisto kaj muzikinstruisto ĵazo. Li laboris 25 jarojn kun Duke Ellington.

Vivo

Hamilton alkreskis en Filadelfio, lernis komence la ludon de piano kaj diversaj blovinstrumentoj, en la 1930-aj jaroj li komencis sian karieron en diversaj surlokaj bandoj, kie li ludis klarneton kaj saksofonon. Ekde 1939 li laboris ĉe Lucky Millinder, poste ĉe Jimmy Mundy kaj Bill Doggett, en 1940 li membriĝis en la sesopo de Teddy Wilson. Post du jaroj ĉe Wilson li muzikis kun Eddie Heywood kaj Yank Porter.

En 1943 li anstataŭis klarnetiston Barney Bigard en la orkestro de Duke Ellington, li restis ĉe Ellington ĝis 1968. Lia stiloj sur la du instrumentoj estis malsamaj: je tenorsaksofono li havis ritmenblusan sonon, dum kiam li klarnetludis pli precize kaj flue, kiel aŭdeblas en lia solaĵo en Newport Festival Suite (Ellington at Newport, 1956). Harry Carney opiniis pri lia sono: ke estas ĝuste tiu klarneto, kiun mi volonte povus ludi - tre facila kun belega sono. [1]

Forasinte la elingtonan orkestron, Hamilton laboris liberprofesie, muzikis kun Lucky Thompson, Ernie Royal, Oscar Pettiford, Clark Terry, Paul Gonsalves kaj Jimmy Rowles kaj laboris kiel muzikaranĝisto. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj li retiriĝis sur la Virgulininsulojn, kie li laboris kiel muzikinstruisto kaj nur foje revenis en Usonon por prezentadoj, ekzemple je Clarinet Summit de John Carter aŭ kun David Murray. Dum sia emeriteco li tenis ekde 1989 ĝis 1990 propran bandon.

Diskoj de la bandestro

  • 1954: Jimmy Hamilton Orchestra (Jazz Kings)
  • 1955: Jimmy Hamilton (Urania)
  • 1960: Swing Low Sweet Clarinet (Everest)
  • 1961: It's About Time (Swingville)
  • 1961: Can't Help Swinging (Prestige)
  • 1985: Rediscovered Live at the Buccaneer (Who's Who in Jazz)
  • 1991: Jimmy Hamilton & the New York Jazz Quintet (Fresh Sound)
  • 1997: Sweet but Hot (Drive Archive)
  • 1999: Jazz in July: at the Lafayette Club (Hambone Records)
  • 1999: Live at the Bucaneer (Jazz Time)

Literaturo

  • Martin Kunzler, 'Jazzlexikon, Reinbek, Rowohlt, 1993
  • Ian Carr, Digby Fairweather, & Brian Priestley. Jazz: The Rough Guide. ISBN 1-85828-528-3
  • Richard Cook & Brian Morton. The Penguin Guide to Jazz on CD 6th edition. ISBN 0-14-051521-6

Rimarko

  1. Citaĵo laŭ Kunzler, p. 462