Saltu al enhavo

Jinchang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Jincheng.
Jinchang
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 737100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 464 050  (2010) [+]
Loĝdenso 61 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 31′ N, 102° 11′ O (mapo)38.51676102.18656Koordinatoj: 38° 31′ N, 102° 11′ O (mapo) [+]
Areo 7548,98 km² ( 754 898 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Jinchang (Ĉinio)
Jinchang (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Jinchang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jinchang [+]
vdr

Jinchang, per simpligita ĉina skribo 金昌, kun tonsignoj Jīnchāng estas prefektujnivela urbego en provinco Gansuo en Ĉina Popola Respubliko.

Piedira strato en Jinchang

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 438 026 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Jinchang kuŝas sur areo 7575 km² kaj konsistas el 2 dividoj. Provinca sidejo Lanĝoŭo troviĝas 306, ĉefurbo Pekino 1237, Ŝanhajo 1934 km laŭ [1].

Konstruaĵo en Jinchang

Tiu areo havas gravajn arkeologiajn lokojn el la ŝtonepoko, krome fakte ĝi estis loĝata dum proksimume 4000 jaroj daŭre. Post establo de la mongola reĝimo en 1370 armea bazo ekfunkciis. Post oftaj administraciaj ŝanĝoj Jinchang kiel prefektujnivela urbego estis kreita en 1981.

Agrikulturo kaj industrio bazitaj sur naturaj rimedoj estas la ŝlosilo al la ekonomio de la prefektujnivela urbego. Ĝi estas nomata la "Nikela Ĉefurbo" de Ĉinio kaj havas abundon da aliaj mineralaj rimedoj, inkluzive de kvarco, fero, mangano, kupro, kobalto, zinko, oro, volframo, kalkŝtono, ktp. En 2012 ekfunkciis sunenergia centralo kun kapacito de 300 MW.

Stacidomo

La urbego estas atingebla voje kaj trajne, eĉ ekde 2011 flughaveno funkcias.

La klimato estas humida duonarida kontinenta klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: BSk kun multe da sunbrilo kaj domina nordokcidenta vento dum granda parto de la jaro. La jara averaĝa temperaturo estas 6 °C kaj varias inter 0-13 °C. Jare averaĝe pluvas nur 218 mm, tio okazis plejparte julie kaj aŭguste, inter oktobro-aprilo apenaŭ estas precipitaĵo.

Flughaveno

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans