Jincheng
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Jinchang. |

| Jincheng | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| departemento-ranga urbo urbego | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 048000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 194 545 (2020) [+] | ||
| Loĝdenso | 233 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 35° 29′ N, 112° 51′ O (mapo)35.49056112.8483Koordinatoj: 35° 29′ N, 112° 51′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 9424,87 km² ( 942 487 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Jincheng, laŭ simpligita ĉina skribo 晋城, laŭ tradicia ĉina skribo 晉城, kun tonsignoj Jìnchéng estas prefektujnivela milionurbo en provinco Ŝanŝio, en Ĉina Popola Respubliko limante oriente al la provinco Hebejo. Ĝi estas agnoskita kiel industria centro kun karbominado, kiel unu el ĝiaj ŝlosilaj industrioj.

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2020 en la prefektujnivela urbego loĝis 2 194 545 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jincheng kuŝas sur malaltaj kaj mezaj montoj, montetoj kaj rivervaloj sur areo de 9410 km² kaj konsistas el 6 dividoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]
Tiu ĉi areo estas unu el la naskiĝlokoj de la ĉina civilizo. Multaj legendoj en la ĉina mitologio havas siajn originojn el tiu loko. Arkeologoj trovis restaĵojn el la malfrua paleolitiko pruvante, ke homoj vivis ĉi tie antaŭ pli ol 20 mil jaroj. Post diversaj administraj ŝanĝoj faritaj de pluraj imperiestroj Jincheng en 1985 estis deklarita prefektujnivela urbego.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Pro la vasta karboindustrio tiu teritorio akiris fifamecon pro la aerpoluado. Tamen, la loka registaro lastatempe faris signifajn investojn, ekzemple arboplantado, evoluigo kaj bontenado de vastaj parkoj kaj ekologiaj rezervejoj, fermo aŭ translokigo de kelkaj el la plej poluantaj fabrikoj kaj antaŭenigo de la uzo de karbometano, kiu estas pli pura fuelfonto, ol la karbo. La industrio produktas precipe fibro-optikajn partojn. La agrikulturo kultivas grenojn, fruktojn, krome oni bredas hejmbestojn.
Edukado
[redakti | redakti fonton]La sola altnivela edukejo estas kampuso.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
Ĉinĉen estas facile alirebla fervoje kaj ĉefvoje, sed la plej proksimaj flughavenoj situas en Ĝengĝoŭo, Changzhi kaj Luoyang.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas sufiĉe seka, musoninfluita humida kontinenta klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: Dwa, kun malvarmaj kaj tre sekaj vintroj, kaj varmaj, humidaj someroj. La averaĝa jara temperaturo estas 12 °C kaj varias inter 7-18 °C. En la plena jaro pluvas averaĝe 583 mm, en ĉiuj monatoj estas iom precipitaĵoj. La pluvo kulminas julie kaj aŭguste, dum inter decembro-februaro apenaŭ estas precipitaĵo.

Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- temploj
- pitoreskaj montoj, ŝatataj de turistoj
- muzeo
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Dallas en Usono (2005)
en:Rome, New York en Usono (2008)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




