Jindřichův Hradec
Jindřichův Hradec | |||
germane Neuhaus | |||
urbo | |||
Urbocentro de Jindřichův Hradec
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Jindřichův Hradec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Jindřichův Hradec | ||
Administra municipo | Jindřichův Hradec | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Parto de | Ĉeĥa Kanado | ||
Montaro | Montetaro Křemešník | ||
Memorindaĵoj | Jindřichův Hradec kastelo, Kripo de Krýza | ||
Riveroj | Nežárka, Hamerský potok rojo | ||
Situo | Jindřichův Hradec | ||
- alteco | 475 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 08′ 00″ N 15° 00′ 00″ O / 49.13333 °N, 15.00000 °O (mapo) | ||
Areo | 74,27 km² (7 427 ha) | ||
Loĝantaro | 20 747 (2024) | ||
Denseco | 279,35 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1220 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 377 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0313 | ||
NUTS 5 | CZ0313 545881 | ||
Katastraj teritorioj | 10 | ||
Partoj de urbo | 14 | ||
Bazaj setlejunuoj | 37 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jindřichův Hradec | |||
Retpaĝo: www.jh.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Jindřichův Hradec (prononcu jindrĵiĥuv hradec, ĉeĥlingve signifas "Kastelo en Henriko") estas distrikta urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en suda Bohemio, ĉe la kunfluejo de rivero Nežárka kaj rivereto Hamer. Vivas ĉi tie 20 747 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Velký Ratmírov, Dolní Žďár, Vydří, Jarošov nad Nežárkou, Hospříz, Dolní Pěna, Polště, Horní Skrýchov, Kardašova Řečice, Horní Pěna, Lodhéřov, Rodvínov, Ratiboř, Roseč kaj Kostelní Radouň.
Proksime troviĝas lago Vajgar kun areo de 49 ha, kiu estas ŝatata ripozejo. Historia urbeto kun multaj vidindaĵoj, protektata urba monumentrezervejo, apartenas al plej konataj turismaj lokoj en la lando. La samnoma renesanca kastelo estas tria la plej granda en Ĉeĥio, post tiuj de Prago kaj Český Krumlov.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pro la protektata situo inter la du riveroj ĝi estis setlata almenaŭ jam en la 10-a jarcento. En la 13-a jarcento ekestis la dinastio de Hradec, kies ano Jindřich Vítkovec donis al kavalira ordeno la patronecon pri la paroĥa preĝejo sub la kondiĉo, ke la ordeno konstruu hospitalon. Unua administranto (speco de urbestro) tiutempe estis juĝisto Henriko "Kameník" ("la ŝtona").
En 1277 la urbon okupis reĝo Přemysl Otakar la 2-a.
En 1389 Henriko la 3-a de Hradec donis al la urbo kaj ĝiaj anoj la privilegion libere moviĝi kaj komerci per varoj kaj nemoveblaĵoj. En 1410 unuafoje dokumente menciiĝas la nomo Jindřichův Hradec, kiu do verŝajne devenas de Henriko la 3-a, ne de iu el liaj samnomaj antaŭuloj. En 1450 la kavalira ordeno forlasis la urbon.
Dum la husanaj militoj la urbo estis grava intertraktejo inter la malamikaj partioj.
Dum la Aŭstra-Hungara Monarĥio, eble jam antaŭe ĉe siaj germanlingvaj loĝantoj, la urbo havis la germanan kromnomon Neuhaus.
Zakario De Hradec estis grava arĥitekto de la urbo Telč.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 8 650 |
1880 | 8 703 |
1890 | 12 032 |
1900 | 9 285 |
1910 | 10 108 |
1921 | 9 590 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 10 467 |
1950 | 9 768 |
1961 | 10 701 |
1970 | 13 442 |
1980 | 20 096 |
1991 | 21 822 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 22 695 |
2012 | 21 850 |
2014 | 21 698 |
2016 | 21 551 |
2017 | 21 568 |
2018 | 21 460 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 21 445 |
2020 | 21 419 |
2021 | 20 437 |
2022 | 20 774 |
2023 | 20 828 |
2024 | 20 747 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- renesanca kastelo Jindřichův Hradec
- kastela bierfarejo
- kastela akvomuelejo, rekonstruita je akvoelektrejo
- distrikta muzeo
- ĉefplaco kun gotika urbodomo, pestokolono kaj urbanaj domoj
- preĝejo de Sankta Maria Magdalena
- preĝejo de Sankta Katarino
- preĝejo de Sankta Jakobo
- preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria
- preĝejo de Plej Sankta Triunuo
- urba muregaro
- ŝtona ponto inter fixslagoj Velký Vajgar kaj Malý Vajgar
- sinagogo
- krucvojo en parko de Jakobo
- presejo de Landfras
- franciskana monaĥejo
- akvaparko
- densa reto de biciklovojoj en la ĉirkaŭaĵo
k.a.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- urba retpaĝo (singularo) Arkivigite je 2004-12-09 per la retarkivo Wayback Machine
|