Jindřich Šimon Baar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jindřich Šimon Baar
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1869 (1869-02-07)
en Klenčí pod Čerchovem
Morto 24-an de oktobro 1925 (1925-10-24) (56-jaraĝa)
en Klenčí pod Čerchovem
Tombo Klenčí pod Čerchovem vd
Religio katolika eklezio vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Familio
Parencoj Josef Baar • Josef Fišer vd
Profesio
Alia nomo Jan Psohlavý • Jan Uhlík • Hynek Podlesák • Fotograf Amatér • Hynek Chod Klenečský • J. Slabý • Quidem • Šimon z C. • Šimon z Cyreny • liga Bis vd
Okupo verkisto • katolika sacerdoto • poeto • etnografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jindřich Šimon BAAR (naskiĝis la 7-an de februaro 1869 en Klenčí pod Čerchovem – mortis la 24-an de oktobro 1925 en Klenčí pod Čerchovem) estis ĉeĥa katolika pastro kaj verkisto.

Lia verkaro estas dediĉita al sud-okcidenta parto de Bohemio, originala folklora regiono Ĥodio, kie li vivis kaj kiun li sciis priskribi en siaj romanoj. Li ankaŭ kolektis ĥodajn fabelojn.

Lia plej populara libro estas Jan Cimbura pri kuraĝa kampisto, kiun ŝatas legi ĉefe maljunaj homoj. Populara estas ankaŭ „Sinjorino komisar-edzino‟ pri la verkistino Božena Němcová.

Sur la altaĵo Vyhledy okcidente de e Domažlice estis en la jaro 1933 starigita monumento pri li[1].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pro kravičku (Por bovineto)
  • Farská panička (Paroĥestreja sinjorineto)
  • Poslední rodu Sedmerova (La lasta el la familio de Sedmera)
  • Jan Cimbura (Johano Cimbura)
  • Skřivánek a jiné povídky (Alaŭdo kaj aliaj rakontoj)
  • Poslední soud (La lasta juĝo)
  • V temných barvách (En obskuraj koloroj)
  • Hanče (Hanjo)
  • Holoubek (Kolombeto)
  • Chodské povídky a pohádky (Ĥodaj rakontoj kaj fabeloj)
  • Paní komisarka (Sinjorino komisar-edzino)
  • Osmačtyřicátníci (Kvardekokjaruloj)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Parueto (tr. Vuk Echtner, Ĉeĥoslovaka Antologio, 1935)
  • Alaŭdo (tr. Tomáš Pumpr, Ligilo 4/1938, p. 33)
  • Jan Cimbura (ĉapitroj "Nova servisto, Edziĝpeta donaco" el la romano, tr. Vuk Echtner, Ligilo 4/1938, p. 34)
  • Filo (tr. Vuk kaj Tončka Echtner, Literatura Mondo 1932, p. 198)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jindrich Simon Baar (ĉeĥe, germane) (HTML). Alirita 2013-05-04.