Jingle Bells
Aspekto
| Jingle Bells | |
|---|---|
| muzika verko aŭ komponaĵo | |
| Aŭtoroj | |
| Lingvoj | |
| Lingvo | angla lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1857 |
| Eldonejo | Oliver Ditson Company |
| Ĝenro | kristnaska muziko |
Jingle Bells (en Esperanto: Tintu, sonoriloj; temas pri la sonoriloj ĉe ĉevala jungilaro) estas vintra kanto, kiun verkis inter 1850 kaj 1857 la usona komponisto James Lord Pierpont (1822–1893). Ĝi publikiĝis en 1857 en Bostono.

Kvankam la kanto temas origine nur pri vintra veturado per ĉevala sledo, oni kutime enkalkulas ĝin inter la Kristnaskaj kantoj. En diversaj naciaj lingvoj kaj ankaŭ en Esperanto ekzistas versioj, kiuj rilatigas la kanton al Kristnasko. Ekzemple en esperanta versio de Karl Vanselow aperas la sekvaj versoj:
- Tintilar' tintilar'
- tintu sur la voj'
- Jam naskiĝis Di' infan'
- Por bono de homar'
La kanto publikiĝis en multaj esperantaj versioj ĉe YouTube. i.a. de Nikolin', Ralph Glomp kaj de Internacia Esperanto-Ĥoro (kun i.a. Kajto kaj Anjo Amika).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Tintilar' de Ralph Glomp, ĉe YouTube
- Tintilet' de Nikolin', ĉe YouTube
- Tintilo de Internacia Esperanto-Ĥoro, ĉe YouTube
