Jizerka (Kořenov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jizerka
germane Klein Iser
vilaĝo
Panský dům en Jizerka en 2016
Oficiala nomo: Jizerka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Jablonec nad Nisou
Administra municipo Kořenov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Jizera montaro
Domoj 18 2011
Rivero Jizerka
Situo Jizerka
 - alteco 862 m s. m.
 - koordinatoj 50° 49′ 07″ N 15° 20′ 44″ O / 50.81861 °N, 15.34556 °O / 50.81861; 15.34556 (mapo)
Katastro 27,35 km² (2 735 ha) Jizerka
Loĝantaro 18 (2021)
Denseco 0,66 loĝ./km²
Unua skribmencio 1539
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 468 50
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jizerka (Kořenov)
Portalo pri Ĉeĥio

Jizerka (germane Klein Iser) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Kořenov en distrikto Jablonec nad Nisou. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 18 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 18 loĝantoj.

Jizerka estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 27,35 km².

Jizerka estas hodiaŭ centro de somera kaj vintra turismo. Ĝi havas ŝosean komunikon kun la resto de Kořenov (konkrete kun Horní Polubný), sed dum vintraj monatoj ĝi iam estadas fortranĉita de la mondo per neĝamasoj. Konstruareo de la vilaĝo estas ekde la jaro 1995 protektata kiel vilaĝa memoriga rezervejo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas sur Malgranda Jizera herbejo inter Vlašský kaj Střední jizerský hřbet de Jizera montaro en supermara alteco 862 m s. m., kio farigas ĝin la plej alte situantan domaron de Jizera montaro.

Domaro Jizerka vintre

Tra la domaro trafluas rojo Jizerka, en kiun ĉi tie enveŝiĝas rojoj Sklářský kaj Safírový potok. Laŭ la rojo la domaro estas ankaŭ nomita, iama nomo Vilémova výšina el la jaro 1815 laŭ filo de tiama posedanto de la senjorujo Clam-Gallas ne enviviĝis. Proksime de la domaro, laulonge laŭ montara ŝoseo al Smědava, troviĝas nacia naturrezervejo Torfejo de Jizerka.

Historio[redakti | redakti fonton]

La domaro estas unuafoje skribe menciata en la jaro 1539 en registro de praga arkivo en disputo pri limoj inter la bohemia senjorujo de navarova kaj la germana frýdlanta kiel forestanta loĝejo de birdembuskistoj. La rezulto de tiu ĉi disputo estis foraĉeto de la domaro kaj ĝia ĉirkaŭaĵo en posedaĵon de la fridlanta senjorujo en la jaro 1591. Ekde la 15-a jarcento ĝi estis vizitata fare de italaj prospektoroj serĉantaj juvelojn en rojo Safírový potok. Tiuj ĉi tie serĉis la tutan vicon de multekostaj ŝtonoj, estis inter ili ekzemple rubenoj, bluaj safiroj, spineloj, topazoj kaj en nelasta vico mineralo ilmenito, kiu estis fare de lokuloj nomita kiel izerino. En la jaro 1769 la domaro havis sume 7 domojn.

En la jaro 1828 fondis vitristo Franz Anton Riedel la unuan vitrofarejan gisejon en la domaro. Oni produktis en ĝi kavan vitron kaj vitrajn stangojn. La dua vitrofareja gisejo estiĝis en la jaro 1866 kaj ĝi funkciis ĝi la jaro 1911.

Jizerka estis en la jaroj 1850–1936 konsisto de municipo Bílý Potok, en la jaroj 1936–1959 memstara municipo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869306
1880334
1890334
1900249
1910211
1921159
JaroLoĝantoj
1930157
195080
196128
197019
19803
19912
JaroLoĝantoj
20018
201113
202118

Interesaĵoj kaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Domo Hnojový (Misthaus) printempe de 2010
Muzeo de Jizera montaro
Pešákovna, restoracio kun loĝigo

En domaro Jizerka loĝas malligita de publiko eksa komunista ĉefulo Lubomír Štrougal. Unu el nemoveblaĵoj, la tn. malnovan doganejon aĉetis ankaŭ miliardulo Petr Kellner. Sur loko de la devena konstruaĵo li konstruigis ĝian replikaĵon, li sukcesis ankaŭ laŭleĝigi konstruajn reguligojn faritaj sen permeso de antaŭa posedanto. Tio estis entute unuafoje , kiam en Jizerka aperis konstrua gruo. Kellner ankaŭ akiris permesilon por konstrui heliporton.

Jizera regiono de malhela firmamento[redakti | redakti fonton]

En valo de rivero Jizerka aj valo de limsektoro troviĝas tiel nomata "rezervejo de mallumo" aŭ Jizera regiono de malhela firmamento (pole Izerski Park Ciemnego Nieba), kiu estis establita pro celo de informado de vasta publiko pri problemaro de luma malpurigo. Ĝi devas popularigi noktan medion kaj subteni turisman viglecon. Sur kvar lokoj estis lokigitaj informaj tabuloj kun diversaj temoj pri la nokta firmamento kaj la luma malpurigo.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]