Jiří Menzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Menzel
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1938 (1938-02-23)
en Prago
Morto 5-an de septembro 2020 (2020-09-05) (82-jaraĝa)
en Prago
Mortokialo COVID-19
Lingvoj germanaĉeĥa
Loĝloko Prago
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥoslovakioĈeĥio
Alma mater Praga Akademio de Prezentartoj • Film and TV School of the Academy of Performing Arts in Prague
Memorigilo Jiří Menzel
Familio
Patro Josef Menzel
Edz(in)o Olga Menzelová
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoropedagogoverkistoscenaristoteatra reĝisoro
Verkoj Closely Watched Trains
My Sweet Little Village
Larks on a String
Cutting It Short
I Served the King of England
The End of Old Times
The Snowdrop Festival
Those Wonderful Movie Cranks
Seclusion Near a Forest
Who Looks for Gold?
Crime in a Music Hall
Capricious Summer
vdr

Jiří MENZEL (naskiĝis la 23-an de februaro 1938 en Prago, mortis la 5-an de septembro 2020[1]) estis ĉeĥa reĝisoro, scenaristo kaj aktoro.

En 1967 li gajnis premion Oskaro pro la filmo "Severe gardataj trajnoj" laŭ rakonto de Bohumil Hrabal. Laŭ la sama aŭtoro li kreis ankaŭ filmojn "Alaŭdetoj sur fadeno" kaj "Hartondado". Por Oscar estis nomumita (sed ne ricevis ĝin) lia alia komedia filmo "Vilaĝeto mia integrita". Grava filmo estas komedio "Kaprica somero" laŭ bonhumora rakonto de Vladislav Vančura, pri kiu oni kredis, ke ĝi estas nefilmebla pro speciala lingvaĵo de la aŭtoro. La reĝisoro kun la aktoroj sukcesis kapti la etoson de la verko ĝuste per konservo de la lingva ĵonglado. En la filmo la reĝisoro ludis unu el la ĉefaj roloj de komedianto Ernestĉjo. De la sama aŭtoro li filmigis romanon "Fino de malnovaj tempoj". Kiel aktoro li aperis ankaŭ en televidaj enscenigoj.

Liajn paĝojn kun portreto vi trovos je la adreso: http://www.artfilm.sk/jury96/s_menzel.html

Filmoj, kiujn li reĝisoris:

1963 - Umřel nám pan Foerster (Mortis al ni s-ro Foerster)
1965 - Zločin v dívčí škole (Krimo en knabina lernejo), Perličky na dně (Perloj surfunde)
1966 - Ostře sledované vlaky (Severe gardataj trajnoj)
1968 - Rozmarné léto (Kaprica somero), Zločin v šantánu (Krimo en kantejo) (en ambaŭ filmoj la reĝisoro ankaŭ mem aktoris)
1969 - Skřivánci na niti (Alaŭdetoj sur fadeno)
1974 - Kto hledá zlaté dno (Kiu serĉas oran fundon)
1976 - Na samotě u lesa (En solejo ĉe arbaro)
1978 - Báječní muži s klikou (Bravaj viroj kun filma kranko) (ankaŭ aktoris)
1980 - Postřižiny (Hartondado)
1983 - Slavnosti sněženek (Festenoj de neĝboruloj)
1985 - Vesničko má středisková (Mia vilaĝeto integrita)
1989 - Konec starých času (Fino de malnovaj tempoj)
1990 - Žebrácká opera (Almozula opero)
1994 - Život a neobyčejná dobrodružství vojáka Ivana Čonkina (Vivo kaj neordinaraj aventuroj de soldato Ivan Ĉonkin)

Li aktoris ankaŭ en filmoj de aliaj reĝisoroj:

1964 - Obžalovaný (Akuzito), Každý den odvahu (Ĉiutage kuraĝon), Kdyby tisíc klarinetů (Se mil klarnetoj), Místo v houfu (Loko en homamaso)
1965 - Bloudění (Celserĉa vagado), Nikdo se nebude smát (Neniu ridos)
1966 - Flám (Diboĉa noktumado), Hotel pro cizince (Hotelo por fremduloj), Návrat ztraceného syna (Reveno de perdita filo)
1967 - Dita Saxová, Soukromá vichřice (Privata uragano)
1968 - Spalovač mrtvol (Bruligisto de kadavroj)
1970 - Nevěsta (Fianĉino)
1973 - 30 panen a Pytagoras (30 virgulinoj kaj Pitagoro)
1976 - Hra o jablko (Vetludo pri pomo)
1979 - Hra na tělo (Ludo je korpo), Modrá planeta (Blua planedo),
1981 - Buldoci a třešně (Buldogoj kaj ĉerizoj)
1982 - Srdečný pozdrav ze zeměkoule (Korsaluto el la terglobo), Upír z Ferratu (Vampiro el Ferrato)
1983 - Fandy, ó Fandy (Fandy, ho Fandy)
1986 - Utekajme, už ide (Ni forkuru, li jam iras)
1989 - Něžný barbar (Tenera barbaro)
1990 - Zvláštní bytosti (Specialaj estaĵoj), Marta a já (Marta kaj mi)
1992 - Das Lange Gespraech mit dem Vogel /TV/
1993 - Petite Apocalypse
1994 - Joint Venture
1996 - Draculův švagr (bofrato de Drakulo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.