João Bernardo Vieira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
João Bernardo Vieira
Nino Vieira
Nino Vieira
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1939
en Bissau, Portugala Gvineo
Morto 2-an de marto 2009
en Bissau, Gvineo Bisaŭa
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo • vola murdo vd
Tombo Fortaleza de São José da Amura vd
Religio katolikismo vd
Etno Papel people vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Gvineo-Bisaŭo vd
Partio Sendependuloj
Familio
Edz(in)o Isabella Viera
Infanoj 18
Profesio
Okupo politikisto vd
Dum 1-a de oktobro 20052-a de marto 2009
Antaŭulo Henrique Rosa (Aktiva)
Sekvanto Raimundo Pereira (Aktiva)
Dum 16-a de majo 19847-a de majo 1999
Antaŭulo Carmen Pereira
Sekvanto Ansumane Mané
Dum 14-a de novembro 198014-a de majo 1984
Antaŭulo Luís de Almeida Cabral
Sekvanto Carmen Pereira
Dum 28-a de septembro 197814-a de novembro 1980
Prezidento Luís de Almeida Cabral
Antaŭulo Constantino Teixeira
Sekvanto Victor Saúde Maria
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

João Bernardo “Nino” Vieira (Bisaŭo, 27a de aprilo de 1939 - Gvineo Bisaŭa, 2a de marto de 2009) estis politikisto de Gvineo Bisaŭa, kiu okupis trifoje la prezidentecon de sia lando (la unua fojo inter 1973 kaj 1984, la dua fojo inter 1984 kaj 1999 kaj la tria fojo ekde la 1a de oktobro de 2005 ĝis lia morto en 2009). Li estis ankaŭ ĉefministro de sia lando inter 1978 kaj 1980.

Je la 14a de novembro de 1980, Vieira faris puĉon kontraŭ la registaro de Luís Cabral en Kabo-Verdo, ĉar tiam ankoraŭ la du landoj estis ununura ŝtato, kaj enpoviĝis la Partido Africano para a Independência da Guiné e Cabo Verde (PAIGC), politika partio de Vieira. La konstitucio estis malvalidata kaj oni setligis militan konsilantaron de naŭ membroj (prezidita de la propra Vieira).

En 1994 okazis la ĝenerala balotado de Gvineo Bisaŭa, en kiuj Vieira ricevis 46,20 % de la voĉdonoj kontraŭ aliaj sep kandidatoj. Vieira estis la unua, sed ne atingis la minimuman kvanton por venki en la balotado. La dua fazo de la balotado okazis la 3an de aŭgusto de tiu jaro. Vieira venkis tiam per 52,02 % de la voĉdonoj kontraŭ 47,98 % de Kumba Yalá. Vieira ĵuris kiel unua demokratie elektita prezidento de Gvineo Bisaŭa la 29an de septembro de 1994.

La 7a de majo de 1999 Vieira estis elpovigita. Li rifuĝiĝis en la portugala ambasadejo kaj poste ekziliĝis en Portugalio. La 7a de aprilo de 2005 Vieira revenis al Gvineo Bisaŭa preskaŭ du jarojn post kiam la prezidento Kumba Yalá estis elpovigita per puĉo de militistoj. En junio de 2005 okazis prezidenta balotado. Vieira atingis 28,87 % de la voĉdonoj malantaŭ sia rivalo Malam Bacai Sanhá. En la dua balotfazo Vieira atingis 52,35 % de la voĉdonoj kaj ĵuris kiel prezidento la 1an de oktobro de tiu jaro.

La 28an de oktobro 2005 Vieira anoncis la nuligon de la registaro estrita de sia rivalo, la ĉefministro Carlos Gomes Júnior, la 2a de novembro de tiu jaro kaj nomumis kiel ĉefministro na Aristides Gomes.

Mateniĝe de la 2a de marto de 2009, kiam li estis 69jaraĝa, la prezidento Vieria estis murdita dum atako de la milicoj de la Partido Africano para a Independência da Guiné e Cabo Verde. La milico asertis, ke Vieira ordonis la murdon de ilia estro, Batista Tagme Na Wai, ĉefa militestro de Gvineo Bisaŭa kaj rivalo de Vieira, murdita la antaŭa tago.[1]

Aliaj amaskomunikiloj rilatigis la lukton por la politika povo kune kun la kontrolo de trafiko de drogoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]