Saltu al enhavo

João Cabral de Melo Neto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
João Cabral de Melo Neto
Persona informo
João Cabral de Melo Neto
Naskiĝo 9-an de januaro 1920 (1920-01-09)
en Recife
Morto 9-an de oktobro 1999 (1999-10-09) (79-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala brazilportugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Marly de Oliveira (en) Traduki (19861999) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto
diplomato
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

João Cabral de MELO NETO (prononcita ˈʒwɐ̃w kaˈbɾaw dʒi ˈmɛlu ˈnɛtu ; n. la 9-an de januaro 1920 en Recife, Pernambuko; m. la 9-an de oktobro 1999 en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila diplomato, poeto kaj verkisto, unu el la plej gravaj figuroj de la malfrua brazila modernismo.

Ĝis lia morto li estis konsiderita ĉiujara kandidato por la Nobel Premio en Literaturo. [1] Li ja ricevis la Premion Camões en 1990 kaj la Premion Neustadt en 1992.

Kariero kaj verkado

[redakti | redakti fonton]

En 1940 li aliĝis al la rondo de la avangardaj poetoj de la ĉefurbo (Jorge de Lima, Carlos Drummond de Andrade). En 1946 li eniris la diplomatian servon, kie li pasigis sian karieron. Fine de la 1940-aj jaroj li servis en Barcelono, kie li proksimiĝis al Miró, Joan Brossa kaj aliaj membroj de la grupo Dau-al-Set : Tàpies, Cuxart [2].

En sia poezio li gravitis al objektivisma, nepersona poetiko (Mallarmé, Valéry ) kaj striktaj formoj, kio donis al kritikistoj kialon paroli pri lia unika konstruktivismo.

Verkaro (eleko)

[redakti | redakti fonton]
  • Pedra do sono (Ŝtono de dormo) 1942
  • O engenheiro (La Inĝeniero) 1945
  • Joan Miró 1950
  • A escola das facas (La Lernejo de Tranĉiloj) 1980
  • Agrestes 1985

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. João Cabral de Melo Neto: Biography and Poems | Brazilian Poetry. Alirita 2021-05-28 .
  2. "João Cabral de Melo Neto, Biografia" (Portuguese). Academia Brasileira de Letras. Alirita 9 October 2016 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]