João Gilberto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
João Gilberto en 2006

João Gilberto (* 10-an de junio 1931 kiel João Gilberto Prado Pereira de Oliveira en Juazeiro, Bahio) estas brazila gitaristo, kantisto kaj komponisto, kiu validas krom Antônio Carlos Jobim kiel inventinto de bosanovo. Karakteriza por la stilo de Gilberto estas cefe la mallaŭta kantado kaj la ritmo de lia gitarludo.

Vivo

Alkreskante en vilaĝeto Juazeiro, João Gilberto jam junaĝe montris intereson pri muziko. En la aĝo de 14 li eklernis gitarludon kaj jam jaron poste li estris lernanto-bandon, kiu muzikis je geedziĝaj kaj aliaj festoj en la regiono. Kiel 18-jarulo li transloĝiĝis al Salvador de Bahio, partoprenis talentito-spektaklojn de la radiostacioj kaj en 1950 estis dungita de la bando Garotos da Lua, kiu ĉiutage muzikis en radiostacio en Rio-de-Ĵanejro. Pro sia nefidindeco - ofte li alvenis malfruiĝinte aŭ tute ne al rendevuoj – jaron poste li estis maldungita. Pretertempe li perlaboretis en Rio-de-Ĵanejro kaj alikaze li sindediĉis al mariĥuano. Nur kiam Luís Telles, estro de la bando Quitandinha Serenaders, irigis lin al Porto Alegre kaj tie helpis trovi dungitecojn, li denove sindediĉis intense al muziko. Post sukcesoj en diversaj noktklubejoj Gilberto plurajn monatojn retiriĝis, loĝis je parencoj en Minas Gerais kaj evoluigis je tio finfine novan stilon de gitarludo el la ritmoj de la perkutado de batukado kaj de sambo.

Post sia reveno al Rio-de-Ĵanejro li konatiĝis kun kantisto kaj komponisto Antônio Carlos Jobim, muzikis kun li, kaj ili kune sonregistris por la unua albumo de Gilberto en 1959 du pecojn: la vojmontran Chega de Saudade (No more Blues), kiu donis sian titolon ankaŭ al la albumo, kaj Bim-Bom. Pluaj kantoj el ĉi tiu publikaĵo, kiuj poste fariĝis ĵazaj normkantoj en la repertuaro de muzikistoj tutmonde, estis Desafinado kaj Samba de Uma Nota Só (One Note Samba). Ĝis 1961 Gilberto kaj Jobim faris pluajn du albumojn kaj kreis el la ligo de kantosambo kaj malpasia ĵazo la bossa nova (port. nova ondo).

En 1962 Gilberto kaj aliaj bosamnovo-muzikistoj unuafoje vojaĝis en Usonon. En 1963 li faris en Novjorko kune kun Jobim, sia edzino, kantistino Astrud Gilberto, kaj saksofonisto Stan Getz la albumon Getz/Gilberto. La albumo aperinta en 1964 kaj ne laste la en ĝi entenata The Girl from Ipanema, disfamigis la muzikistojn kaj bosanovon tutmonde.

En 1980 João Gilberto revenis al Brazilo. Lia geedzeco kun Astrud estis eksigita en 1964 je Novjorko, kaj li geedziĝis en 1965 kun kantistino Miúcha (Heloísa Buarque de Hollanda). Ilia komuna filino Isabel „Bebel“ Gilberto (nask. en 1966) siaflanke estas tutmonde konata kantistino.

Al la plej insistaj publikaĵoj de Gilberto el pli nova tempo apartenas João Voz e Violão, kiu prezentas lin sen bando, nur kun gitaro kaj kantado.

Distingoj

Dum la Grammy-disdono de 1965 la albumo Getz/Gilberto ricevis la premion Albumo de la jaro. La sonregistraĵo The Girl from Ipanema ricevis dum la sama disdono la premion Sonregistraĵo de la jaro, je kio la versio, kiun la usona publiko konis, estis tiu sen la kantado de João Gilberto.

Diskoj

  • 1959 - Chega de Saudade (Odeon)
  • 1960 - O Amor, o Sorriso e a Flor (Odeon)
  • 1961 - João Gilberto (Odeon)
  • 1962 - The Boss of the Bossa Nova (Atlantic)
  • 1963 - The Warm World of João Gilberto (Atlantic)
  • 1964 - Getz/Gilberto (Verve)
  • 1965 - Herbie Mann & João Gilberto (Atlantic)
  • 1974 - João Gilberto en Mexico (PolyGram)
  • 1976 - Best of Two Worlds (Columbia)
  • 1977 - Amoroso (Warner Brothers)
  • 1981 - Brasil (Warner Brothers)
  • 1986 - João Gilberto Live in Montreŭ (WEA)
  • 1991 - João (PolyGram)
  • 2000 - João Voz e Violão (Universal)
  • 2002 - Live at Umbria Jazz (Egea)
  • 2004 - João Gilberto in Tokyo (Verve)
  • 2015 - Um encontro no Au bon gourmet (Doxy)
  • 2015 - Selections from Getz/Gilberto (Resonance)

Literaturo

  • Fischer, Marc: Hobalala : Auf der Suche nach Joao Gilberto, Berlino: Rogner & Bernhard, 2011. ISBN 978-3-8077-1072-3.

Eksteraj ligiloj