Saltu al enhavo

João Gonçalves Zarco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
João Gonçalves Zarco
(1390-1471)
João Gonçalves Zarco estas la fondinto de la Madejra Insulo, pentraĵo atribuita al Nicolau Ferreira, ĉ. 1790.
João Gonçalves Zarco estas la fondinto de la Madejra Insulo, pentraĵo atribuita al Nicolau Ferreira, ĉ. 1790.
Persona informo
Naskiĝo 1390
en Reĝlando Portugalio
Morto 21-an de novembro 1471
en Funchal, Madejra Arkipelago, Reĝlando Portugalio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo João Gonçalves Zarco
Familio
Edz(in)o Constança Rodrigues (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Rui Gonçalves da Câmara (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esploristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

João Gonçalves Zarco estis portugala navigisto, nobelulo, esploristo kaj fondinto de la Madejra Insulo. Li establis setlejojn kaj rekonon de la Madejra Insulo, kaj estis nomumita unua kapitano de Funchal fare de Henriko la Naviganto ankaŭ konata kiel Henriko, Duko de Vizeŭ.

João Gonçalves Zarko partoprenis en la Konkero de Ceŭto, en la 21-a de aŭgusto 1415, kune kun la portugala princo Henriko la Navigisto. Kahela panelo de Jorge Colaço (1864–1942) en la Stacidomo Porto-São Bento.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Zarko estis naskita en Portugalio, kaj iĝis kavaliro ĉe la servo de la Domo de princo Henriko la Naviganto. En sia servo ekde frua aĝo, Zarko komandis la karavelojn gardantajn la marbordon de Algarve el la islamaj invadoj, li estis ĉe la konkero de Ceŭto, kaj poste gvidis la karavelojn kiuj rekonis la insulon Porto Santo inter 1418 kaj 1419 kaj poste, la insulon de Madejro inter 1419 kaj 1420.

Li fondis la urbon Câmara de Lobos. Al Li estis koncedita, kiel hereda administranto (Kapitanlando), duono de la insulo Madejro (la Kapitanlando de Funchal, estinte ĝia unua Kapitano-majoro). Kune kun liaj kolegaj flotkomandantoj, Tristão Vaz Teixeira kaj Bartolomeu Perestrelo, li iniciatis la koloniigon de la insuloj en 1425. Kiel kavaliro de la Domo de Avis, li partoprenis la sieĝon de Tanĝero, en 1437, kiu finiĝis en fiasko. Li mortis ĉe Funĉalo, Madejro.