Joŝkar-Ola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joŝkar-Ola
urbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Ĉevolga federacia regiono
Provinco Mariio
Poŝtkodo 424000–424045
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 266 675  (2017) [+]
Loĝdenso 2 656 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 38′ N, 47° 54′ O (mapo)56.63277777777847.895833333333Koordinatoj: 56° 38′ N, 47° 54′ O (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Areo 100,39 km² (10 039 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Joŝkar-Ola (Rusio)
Joŝkar-Ola (Rusio)
DEC
Joŝkar-Ola
Joŝkar-Ola
Situo de Joŝkar-Ola
Joŝkar-Ola (Eŭropa Ruslando)
Joŝkar-Ola (Eŭropa Ruslando)
DEC
Joŝkar-Ola
Joŝkar-Ola
Situo de Joŝkar-Ola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yoshkar-Ola [+]
vdr

Joŝkar-Ola (ruse Йошкар-Ола), urbo en Rusia Federacio, ĉefurbo de Maria Respubliko. En la maria lingvo la nomo de la urbo signifas “ruĝa urbo”.

Ĝi estis fondita en 1584. Statuson de urbo ĝi ekhavis en 1781. Ĝis 1919 la urbo estis nomita Carjovokokŝajsk (Царёвококшайск); de 1919 ĝis 1927 la urbonomo estis Krasnokokŝajsk (Краснококшайск). La nunan nomon la urbo ricevis en 1927. En 1959 Joŝkar-Ola havis nur 89.000 loĝantojn; en 1989 estis jam 249.200. Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 266 675 loĝantoj sur areo de 100,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 656 loĝantoj/km².

La urbo estas ĉe rivero Malaja Kokŝaga (Малая Кокшага) (kiu de maldekstre enfluas riveron Volgo (Волга)). En la urbo estas fervoja stacio.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005). Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 56°38' norde, longitudo 47°52' oriente.

La interurba telefona kodo estas 8362, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005). Kodo de OKATO de la urbo estas 88401.

Dum la socialismo Joŝkar-Ola havis fratajn kontaktojn kun Szombathely, kie nomiĝis nova kvartalo pri Joŝkar-Ola.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]