Jožka Jabůrková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jožka Jabůrková
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1896 (1896-04-16)
en Vítkovice
Morto 31-an de julio 1942 (1942-07-31) (46-jaraĝa)
en Koncentrejo Ravensbrück
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Alia nomo Marta Janáčková • Ida Ostravská vd
Okupo verkistoĵurnalisto • prozisto • redaktoro vd
Aktiva en Vítkovice vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jožka Jabůrková (n. la 16-an de aprilo 1896, Vítkovice − m. la 31-an de julio 1942 Ravensbrück), estis ĉeĥoslovaka maldekstrula ĵurnalistino kaj verkistino. Ekde la jaro 1931 ŝi estis praga reprezentantino de KPĈ. Senpere post estiĝo de Protektorato Bohemio kaj Moravio ŝi estis arestita kaj malliberigita en koncentrejo Ravensbrück, kie ŝi estis fine ankaŭ morttorturita.

La vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis kiel eksteredzeca filino al Anežka Řehořová. La patrino, kiu edukis ŝin en katolika spirito, baldaŭ mortis. Ŝi postlasis sian filinon en modestaj posedaĵaj rilatoj; tiuj ĉi rememoroj al la infanaĝo influis la tutan vivon de Jožka Jabůrková. Dum la unua mondmilito ŝi laboris en ferfabriko Vítkovice kaj pli poste en malsanulejo en Vítkovice. Post la milito ŝi transloĝiĝis ĝis Prago, kie ŝi aliĝis en socialdemokratan kaj pli poste en komunisman agadojn.

Ekde la junaĝo ŝi laboris en gimnastika movado; ŝi enpaŝis en vicojn de socialdemokrata junularo kaj en Laboristan gimnastikan unuecon. Ŝi estis ekzercistino, estrino kaj edukistino. Ŝi partoprenis en organizado de signifa manina spartakiado en la jaro 1921 kaj ŝi estis funkciulino de Federacio proleta gimnastikado. Dum la jaroj ŝi penege dediĉis sin al laboro inter virinoj kaj junularo. Ŝi validigis dum tio sian literaturan talenton, ŝi fariĝis gvidanta redaktistino de virina ĵurnalo Rozsévačka (Dissemigistino). Ŝi verkis pri la vivo en Prago, pri interesoj kaj problemoj de virinoj, ŝi referis pri ebleco de solvo de senlaboreco, ŝi dediĉis sin al bezonoj de infanoj. Ŝi tuŝis ĉiujn ĉefajn socialajn demandojn, ŝi reagis al danĝero de la milito. Sub ŝia gvidado Rozsévačka organizis agadojn utile al suferantaj infanoj en Hispanio eĉ helpon al germanaj antifaŝistoj fuĝantaj en Ĉeĥoslovakion.

En la jaro 1931 ŝi estis elektita en centran reprezentaron de ĉefurbo Prago sur kandidatlisto de KPĈ. Sian socialan senton ŝi montris ankaŭ ĉi tie. Ŝi postulis establigadon de infanvartejoj, infanĝardenoj, manĝejoj kaj ludejoj, efikan sanzorgon por la infanoj de laboristoj kaj senlaboruloj, konstruadon de malmultekostaj modernaj loĝejoj por sociale malfortaj familioj. Ŝi restis efike kontraŭ montroj de faŝismo kaj ŝi atentigis ties danĝerojn. Ŝi klopodis krei unuecan nacian kontraŭfaŝistan fronton. Sed nokte el la 15-a je la 16-a de marto 1939 ŝi estis arestita kaj pli poste malliberigita en la koncentrejo Ravensbrück, kie ŝi estis unu el la unuaj ĉeĥaj malliberigitinoj.

Tuj de komence de sia internigo ŝi ligis kontaktojn kun antifaŝistinoj de diversaj landoj, ĉefe kun la germanaj, kiuj estis en la koncentrejo malliberigataj jam vicon de jaroj. Ŝi helpis kiel ŝi povis, ŝi laboris inter la virinoj ĝis lasta momento de sia vivo. Enkadre de eblecoj ŝi klopodis plifaciligi eĉ suferigon de ŝokitaj lidicaj virinoj. Ŝi mortis la 31-an de julio 1942 post peza torturado, post kiu ŝi estis lasita sen helpo en la koncentreja arestejo.

En la jaro 1965 estis senvualita ŝia monumento en Prago-Košíře. La monumento estis en la jaro 1992 pro postulo de restituentino de parcelo, sur kiu ĝi situis, forigita kaj forveturigita en depozitejon de Galerio de ĉefurbo Prago. Ĉi tie ĝi restis ĝis somero de 2002, kiam la statuo de tiu ĉi kuraĝa virino estis resenvualigita en Tombejoj Olšany

Surbaze de la vivo kaj la morto de Jožka Jabůrková estiĝis origina scenario de Jaromíra Kolárová al filmo Zastihla mě noc (Atingis min la nokto), kiun reĝisoris Juraj Herz.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]