Jo Haazen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Jo Haazen
Personaj informoj
Naskiĝo 24-a de decembro 1944
en Antverpeno
Nacieco belgo (flandro)
Ŝtataneco Belgio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj profesoro Fakultato de Arto, Sankt-Peterburgo
v  d  r
Information icon.svg

Jo Haazen (naskiĝis en Antverpeno la 24-an de decembro 1944) estas flandra muzikisto kaj fama kariljonisto studinta en la Reĝa Flandra Muzikkonservatorio en sia naskiĝurbo kaj en la Meĥelena Reĝa Kariljoninstituto “Jef Denyn”. Li estis municipa kariljonisto en Antverpeno ekde 1968 ĝis 1981 kaj instruis muzikan edukadon kaj estetikon en la instituto por lingvoinstrudado, sekretariado kaj turismo "Van Celst". Krome li instruis Esperanton en la Antverpenaj Municipaj Lingvokursoj kadre de la programo por socia promocio. De 1970 ĝis 1975 li estis prezidanto de la Reĝa Antverpena Esperantosocieto "La Verda Stelo".

Estinte la unua laŭreato de la 8-a, 9-a kaj 10-a Internacia Kariljonkonkurso en Hilversum, Nederlando (1966-68), li disvolviĝis kiel unu el la plej bonaj kariljonistoj de sia generacio. Liaj legendaj sonorilarkoncertoj el la turo de la Antverpena katedralo altiris milojn da aŭskultantoj. Depost 1965 Haazen funde renovigis la kariljonarton en Flandrujo kaj estas konsiderata eminenta sonorilara fakulo. Inter 1981 kaj 2010 li estis la direktoro de la mondfama Reĝa Kariljoninstituto "Jef Denyn" kaj municipa kariljonisto en la urbo Mechelen.

Li instruiĝis en la Reĝa Akademio Belarta en Antverpeno kaj en la Akademio pri Desegnado en Sint-Niklaas. Li okupiĝis pri arĥeologio kaj engaĝiĝis en la historiaj elfosadoj en Hannekeswerve (Aardenburg, Nederlando, 1964). Laŭ komisio de la Antverpena Provinca Konsilantaro li partoprenis en la elfosadoj de mezepokaj freskoj en la Sankta-Mariakatedralo en Antverpeno (1973). Li studis plurajn esoterajn sciencojn, eklernis la hindan dancarton “Bharata Natyam” ĉe Jetty Roels (Dancstudio "D' Oude Kapel" en Gento, Belgujo) kaj fondis skolon, nomitan "Zonneschool" (Sunskolo), plurisman societon akcelantan individuan kaj socian konsciiĝon. Li verkis kvinvoluman kariljonan instrumetodon, realigis plurajn ekzemplajn kompaktdiskojn kaj eldonis aron da eseoj kaj publikaĵojn pri kampanologio kaj filozofio.

Jo Haazen koncertis en multaj landoj. Li promociis la kariljonarton en Ĉinio, Japanio, Rusio kaj Ukrainio. En 2001, li starigis novan kariljonon en la katedralo de la Sanktaj Petro kaj Paŭlo meze de la historia fortikaĵo de Sankt-Peterburgo. Tie aŭdiĝas regule la Esperanto-himno de Félicien Menu de Ménil, pro kio lokaj samideanoj entuziasme elektis por sia klubo en 2008 novan nomon: Esperanto-Societo “Kariljono”![1]. Li iĝis en 2003 titolulo-kariljonisto de tiu katedralo en la Ŝtata Muzeo pri la Historio de Sankt-Peterburgo.

Depost 2006, li estas profesoro en la Fakultato pri Arto (fako orgena, klavicena kaj kariljona) de la Ŝtata Universitato, Sankt-Peterburgo kaj gastdocento en la Fakultato pri Komparaj Religiaj Sciencoj en Antverpeno.

En 1980, la Universitato de Kalifornio en Berkeley (Usono) honorigis lin per la ordeno “Honors of Music”. En 1995 la Belga Ministerio pri Internaj Aferoj donacis al li la Civilan Ordenon Unuaklasa. En 2000 li fariĝis Honora Eŭropa Senatano Pro Pace et Unitate, e meritu et honoris causa (BVSE-UEF). En 2004 li ricevis la honorigan diplomon de la urbo Sankt-Peterburgo kaj la Rusa prezidento Vladimir Putin honoris lin per la medalo "Ordeno de la Amikeco" pro lia “unika kontribuo al la revivigo de la muziktradicioj en la Petro-kaj-Paŭlofortikaĵo, siatempe kreitaj fare de la imperiestro Petro la Granda”. En 2005 la European Merit Foundation transdonis al li en Luksemburgo la Arĝentan Medalon ”for his important activities in favor of Europe”. En 2009 la Antverpena guberniestro honorigis lin per la Premio Christoffel Plantin, alta ordeno altribuata al personoj kiuj eksterordinare kontribuis al la disfamigo de Belgujo en la mondo. En 2012 li estis honorigita per ora distingo pro sia rimarkinda kariero, distingo de "Klassiek Centraal", fama Belga retĵurnalo por klasikaj muzikŝatantoj. En 2012 la belga reĝo Alberto la 2-a distingis lin "Komandoro en la Ordeno de la Krono"".

En 2015, li ricevis la "Gaston Feremansprezon", atribuita de la Flandra Kultura Societo "Marnixring" (Meĥleno, Belgio). [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anonimulo 1972 : Loke-Fake-Persone (arta programo de la Olimpiko en Munkeno), Esperanto, n-ro 802 (10), p. 170-171
  • Anonimulo 1973 : Loke-Fake-Persone (koncertvojaĝo tra Usono), Esperanto, n-ro 814 (10), p. 174
  • Anonimulo 1975 : La Antverpenaj vintraj cikloj. Je la dispono de la publiko..., Esperanto, n-ro 829 (1), p. 86
  • Haazen, Jo 2012 : Propono de nova humanisma projekto - Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj, Esperanto, 1263 (11), p. 222