Joachim Peiper
| Joachim Peiper | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de januaro 1915 en Berlino, Reĝlando Prusio, |
| Morto | 14-an de julio 1976 (61-jaraĝa) en Traves, departemento Haute-Saône, historia regiono Franĉkonteo de Francio |
| Tombo | Schondorf am Ammersee |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio (1949–1976) Germana Regno (1915–1945) |
| Okupo | |
| Okupo | militisto |
Joachim PEIPER (n. en Berlino la 30-an de januaro 1915, m. en Traves, Francio, la 14-an de julio 1976), konata ankaŭ kiel "Jochen" (neformala formo de Joachim), estis altranga oficiro de la Waffen-SS, la milita fako de la organizaĵo Schutzstaffel ("Protekta Skadro") aŭ mallonge SS, grupo de la naziisma partio NSDAP de Adolf Hitler, dum la Dua Mondmilito. Li estis persona helpanto de la Reichsführer-SS Heinrich Himmler inter aprilo 1938 kaj aŭgusto 1941. En 1945, Peiper estis la ĉefkolonelo de regimento (Standartenführer) plej juna de la Waffen-SS. Li estis juĝita pro militkrimoj fare de la usona milit-tribunalo starigita en Dachau en 1946, pro faktoj okazintaj en Italio kaj Belgio (interalie pro la malmedia masakro). Oni deklaris lin kulpa kaj li estis kondamnita al morto, kvankam la ekzekuto estis unue prokrastita kaj poste ŝanĝita al prizonpuno. Liberigita en decembro 1956, li en 1957 eklaboris kiel inĝeniero en la firmao Porsche, sed devis forlasi tiun postenon pro amasaj protestoj de la tiufirmaa sindikata laborista konsilio, poste eklaboris kiel inĝeniero en la firmao Porsche, sed devis forlasi ankaŭ tiun postenon pro amasaj protestoj de la tiufirmaa sindikata laborista konsilio, kaj dum la 1960-aj jaroj kun sia familio ekloĝis en Francio, tie laborante kiel tradukisto de militaj libroj sub pseŭdonima nomo Richard Buschmann. En 1976 la komunista gazeto L'Humanité raportis pri lia militkrima identeco, sekve li ricevis leterajn minacojn de murdo, sendis sian familion al Germanio, sed mem restis en la hejmo en Francio. Li mortis en incendio de sia hejmo de Traves, konsekvence de ekzekuta atako per Molotov-bomboj, kaj ankaŭ de pluraj pafoj de la nekonataj atakintoj kaj de li mem.

