Joachim Schubart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joachim Schubart
Persona informo
NomoJoachim Schubart
Dato de naskiĝo5-a de aŭgusto 1928
NaskiĝlokoBerlino
Aĝo95
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoGermanio
Familio
FratoHermanfrid Schubart [+]
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Joachim Schubart (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1928 en Berlino) estas germana astronomo Li estas rigardita kiel plej bona europa fakulo pri ĉiela mekaniko.

Li studis en la Humboldt-Universitato en Berlino kaj en la observatorio de Babelsberg (nun, Astrofizika Instituto de Postdam). Li ricevis sian diplomon en 1952. Li laboris en la Observatorio de Sonneberg kaj, ekde 1961 en la Astronomisches Rechen-Institut de Berlino.

Liaj laboroj temas pri la orbita resonanco 2:3 de la asteroidoj de la Hilda grupo.[1]

Li kalkulis pli precizan mason de Tero kaj de la planedetoj Cereso kaj 2 Palaso, kaj studis la terrenkontajn asteroidojn 1627 Ivaron, 1221 Amoron kaj 69230 Hermeson. Liaj antaukalkuloj, ekzaktaj sur temposkaloj de pluraj jarcentoj, permesis retrovi la kometon 55P/Tempel-Tuttle, fonto de la meteorfluo de la Leonidoj.

Li malkovris du asteroidojn, kaj la asteroido 1911 Schubart ricevis lian nomon.

Malkovritaj asteroidoj : 2
2000 Herschel 29-a de julio 1960 Sonneberg
4724 Brocken 18-a de januaro 1961 Tautenburg kun Cuno Hoffmeister


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]