Joakimo la 1-a (Brandenburgio)
Joakimo la 1-a kromnomate Nestoro (naskiĝinta la 21-an de februaro 1484 en Cölln an der Spree, mortinta la 11-an de julio 1535 en Stendal) estis margrafo de Brandenburgio inter 1499 kaj 1535.
Postante la patron Johano Cicerono li forigis, post sanga punado de la rabokavaliroj, la individuan revenĝorajton de ĉiuj liberaj viroj. Joakimo ankaŭ poris la floron de urboj, de la artoj kaj de la sciencoj; fondis li en la jaro 1506-a la Frankfurtan universitaton. En 1516 li instituciigis ĉambran tribunalon kaj ekvalidigis en 1527 Constitutio Ioachimica, eĉ longe poste ankoraŭ sekvatan, modernan leĝaron pri heredoj kaj familiaĵoj.
En 1519 li vane kandidatis kiel imperiestro. Malŝatante la ideojn de Reformacio li, okaze de la dieto de Worms (1521), volis konvinki Luteron revoki ĉion. Dum la konvenego de Augsburg en 1530 li ege malamikis kontraŭ la jam konvertiĝintaj kolegoj. Lia edzino Elizabeto de Danujo, kiu ekde 1528 estis ano de la nova kredo, devis fuĝi lian koleron irante al Saksujo.
En 1524, Joakimo unuigis la Grafujon Ruppin - post la forpaso de ties lasta grafo - kun la Meza markio. Post la kontrakto de Grimnitz (1529) oni respektis lian heredrajton pri Pomerio.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- "Joachim 2" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 257
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Schultze, Johannes: "Joachim I." - ĉe: Deutsche Biographie 10 (1974), p. 434-436