Joanna Skrzydlewska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joanna Skrzydlewska
Persona informo
Joanna Skrzydlewska
Naskiĝo la 17-an de 1977
en Łódź / Lodzo
Lingvoj polaangla vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater University of Łódź vd
Partio Civitana Platformo
Familio
Patro Witold Skrzydlewski vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloVarsovio vd
Dum la 14 julio 2009
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joanna Skrzydlewska (legu: Skĵidlevska) (naskiĝis la 17-an de februaro 1977 en Łódź / Lodzo) estas pola politikistino. En la jaroj de 2005 ĝis 2009 ŝi estis parlamentanino en Pola Sejmo de la 5-a kaj 6-a oficperiodoj. Ŝi estas Membro de Eŭropa Parlamento de la 7-a oficperiodo de 2009 ĝis 2014 (Eŭropaj balotoj 2009 en Pollando). Ŝi estas favora por Esperanto.

Biografio

Ŝi estas nepino de Helena Skrzydlewska, la floristino en la kvartalo Zarzew (legu: Zaĵev) en Lodzo, kiu fondis la firmaon "H. Skrzydlewska" kaj filino de la plej granda en Lodzo kaj Vojevodio funebra entrepreno - Witold Skrzydlewski, kiu estis ano de Lodza Konsilantaro.[1]. Ŝi finis la Katolikan Liceon je la nomo de Johano Paŭlo la 2-a en Lodzo kaj la Fakultaton pri Mastrumado en la Lodza Universitato. En la jaro 2005 ŝi finis la "Eŭropan Akademion", la kurson organizitan fare de Oficejo de MEP Jacek Saryusz-Wolski. De la jaro 2003 ŝi laboris en la Urba Oficejo de Lodzo kiel vic-direktoro de la Promociiga Fako, la Disvolvo de Entreprenemeco kaj Laborlokoj kaj en la Fako de Turismo kaj Internacia Kunlaboro. Ŝi estis ligita kun la lodza sporto; ŝi estis honora prezidanto de la Klubo pri motorcikla vetkurado sur skorio Orzeł Łódź ("Aglo Lodzo" /skorio), kaj krome ŝi estis la ano de estraro futbalklubo Widzew Łódź (legu: Vidzev Lodzo). Ŝi aliĝis al Civitana Platformo. Dum la balotoj al Pola Sejmo en la jaro 2005 ŝi sukcese eniris parlamenton de la balotregiono Lodzo (la 5-a oficperiodo 2005 - 2007). Ŝi estis en la Komisionoj pri Familio kaj Rajtoj de Virinoj, pri Korpa Kulturo kaj Sporto ankau en la Komisiono pri Publikaj Financoj. Dum la sekvontaj balotoj en la jaro 2007 ŝi denove sukcese eniris la parlamenton ricevante 33.835 balotvoĉojn. De la jaro 2009 dum la Eŭropaj balotoj 2009 en Pollando ŝi estas Membro de Eŭropa Parlamento de la 7-a oficperiodo de 2009 ĝis 2014. Ŝi estis kadidatino de la balotregiono en Lodzo ricevante 32.356 voĉojn[2]. Ŝi estas en EP anino de la Komisiono pri Rajtoj de Virinoj kaj Egalrajtoj.

Esperanto

La 1-an de oktobro de 2010 ŝi renkontiĝis en sia MEP-oficejo en Lodzo kun la anoj de la Iniciata Grupo "Esperanto por EU" kaj donis al ili skriban deziron partopreni la Universala Kongreso en Kopenhago en 2011. Same la 3-an de septembro 2010 faris alia MEP Jan Kozłowski el Sopot. Bedaŭrinde al ili de UEA ne venis iu ajn respondo. La 11-an de aprilo 2013 ŝi kaj MEP-oj Jerzy Buzek, Jan Kozłowski, Tadeusz Cymański kaj Ryszard Czarnecki (la 15-an de aprilo 2013) estis invititaj de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton kaj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) por partopreni la Esperanto-Simpozion en la Ambasado de Eŭropa Komisiono en Varsovio kiu okazos la 8-an de majo 2013 en la Tago de Eŭropo.


Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Saga rodu Skrzydlewskich, "Express Ilustrowany" z 15 listopada 2002
  2. Serwis PKW – Wybory 2009