Joaquín Francisco Pacheco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Joaquín Francisco Pacheco y Gutiérrez Calderón (Écija, Sevilo, 1808 - Madrido, 1865), estis hispana politikisto, juristo kaj verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en Kordovo kaj el 1823 en la Altlernejo pri Juro de la Universitato de Sevilo, kie konis la politikistajn kaj literaturajn etosojn de la urbo, kun kolego kaj amiko, Juan Donoso Cortés.[1] El 1829, fine de universitataj studoj, eklaboris en Kordovo kiel sekretario de la Markizo Benamejí.

En 1832 li en Madrido eklaboris kiel advokato, sed ankaŭ kliniĝis al literaturo kaj ĵurnalismo, fondante en 1834, la gazeton "La Abeja" (la abelo), kiu iĝis esprimilo de la modera partio. Same li kunlaboris en aliaj gazetoj kiaj El Artista kaj El Español.

Pri juro, li fondis en 1836, kun Bravo Murillo, la jurgazeton "El Boletín de jurisprudencia y legislación" kaj en 1844 ekprofesoris pri Politika Konstitucia Juro de la Ateneo de Madrido post pri Leĝaro (1836-1838) kaj Punjuro (1839-1840).

Pri politiko, li membris ekde la komenco de la Regenteco de María Cristina de Borbón-Dos Sicilias, en la Modera Partio. Ekde 1837 ĝis 1858, okupis preskaŭ seninterompo sidlokon en la Parlamento, pro la provinco Kordovo. En 1858 li estis elektita senatoro.

En marto de 1847, li estis nomumita Prezidanto de la Registaro de Hispanio, posteno kiun li okupis nur kvin monatojn kaj apenaŭ sen eblo decidi politike sen apogo de la Parlamento kaj kontraŭstaro de la edzoreĝo Francisco de Asís de Borbón. Poste li revenis al la registaro de Hispanio, kun Espartero, en 1854, kaj kun Alejandro Mon, en 1864.[1] Li estis ankaŭ ambasadoro en Romo, akuzisto de la Supera Tribunalo kaj membro de la Reĝaj Akademioj pri Lingvo, Historio, Moralaj kaj Politikaj Sciencoj kaj de Belartoj.[1]

Li kolektis artikolojn sub la titolo Literatura, historia y política (1864), kaj veturimpresojn en Italia (1857). Li publikigis ankaŭ poemojn kiel "Meditación" kaj "A la amnistía". Kiel aŭtoro de teatro li verkis Alfredo (1835), romantisma verko kies agado okazas en mezepoka Sevilo, tre laŭdaita de José de Espronceda kaj Juan Donoso Cortés, plena je troigoj kaj violentoj, pri amo de junulo al lia duonpatrino. Kiel Don Álvaro, ĝi finas per memmortigo kaj ne mankas elementoj de fatalo, destino kaj emocia frenezo. La temo iome alproksimiĝas al El castigo sin venganza de Lope de Vega. Li verkis ankaŭ la historian teatraĵon Los infantes de Lara (1836). Estas aŭtoro de Historia de la Regencia de María Cristina (1841).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Enrique Aguilar Gavilán. Joaquín Francisco Pacheco: Perfil biográfico de un político andaluz.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid: Cátedra, 1982 (3.ª ed.).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]