Joaquim Nabuco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joaquim Nabuco
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1849 (1849-08-19)
en Recife
Morto 17-an de januaro 1910 (1910-01-17) (60-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Faculdade de Direito do Recife vd
Subskribo Joaquim Nabuco
Familio
Patro José Tomás Nabuco de Araújo vd
Gefratoj Sizenando Nabuco vd
Edz(in)o Eufrásia Teixeira Leite vd
Infanoj Carolina Nabuco vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikistoverkistoŝtatreprezentantojuristoĵurnalisto • aŭtobiografo • historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

JOAQUIM Aurélio Barreto NABUCO de Araújo (1849-1910) (* Recife, en la 19-a de aŭgusto 1849 - Vaŝingtono, en la 17-a de januaro 1910) estis brazila politikisto, diplomato, historiisto, juristo kaj ĵurnalisto. Li estis ankaŭ kunfondinto de la Brazila Beletristika Akademio. Krom oratoro, poeto kaj memoriverkisto, li estis unu el la grandaj diplomatoj de la Brazila Imperio (1822-1889).

Krom la verko "Aboliciismo", "Minha Formação" (Mia Edukiĝo) rangas kiel grava verko pri memoraĵoj, kie oni rimarkas la paradokson de iu, kiu edukiĝis de sklavista familio, sed elektis la lukton favore al la emancipiĝo de la sklavoj. Li kutime diradis ke la patriotismo estas la ligilo kiu harmoniigas la patrujon al la homaro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la plej granda politika figuro de la Brazila Imperio, José Thomas Nabuco de Araújo Filho (1813–1878), tempodaŭra senatoro, ŝtata konsilisto kaj riĉa terproprietulo kaj ties edzino Ana Benigna Barreto Nabuco de Araújo, fratino de Francisco Paes Barreto, Markizo el Recife. Joakimo Nabuko ardece levis sin kontraŭ la sklaveco, kaj luktis pere de kaj siaj politikaj aktivaĵoj, kaj siaj skribaĵoj. En 1878, li faris kampanjon kontraŭ la sklaveco, kaj fondis la Brazila Antisklaveca Societo-n, kaj respondecis plejparte de la abolicio de la sklaveco en 1888.

Post la falo de la monarkio, li retiriĝis de la politika vivo dum kelka tempo. Pli poste, li servis kiel ambasadoro en Usono (1905-1910). Sekve, li pasis multajn jarojn kaj en Anglio kaj en Francio, kie li estis aktiva defendanto de la tutamerikismo, kaj prezidis ties konferencojn en 1906.

Nabuko estis por monarkio, kaj harmoniigis sian politikian pozicion kun lia aboliciisma situacio. Li ofte diris, ke la sklaveco estis la plej granda el la problemoj de la politika brazila societo, tiamaniere ke li defendis la forigon de la sklava laboro antaŭ ol ian ajn politikan reformon. La abolicio laŭ lia vidpunkto, ne devis fariĝi kaŭzo por rompiĝo, nek perforta akto, sed precipe konvinkiĝoj pri avantaĝoj proponitaj al la socio. Li ne apogis ke la civilaj aboliciismaj movadoj devus konduki la procezon, sed la parlamento.

Joakimo Nabuko, en la Brazila Akademio pri Beletristiko, prenis la seĝon, kies patrono estas Maciel Monteiro (1804-1868) (1804-1868)[1].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Camões e os Lusíadas (1872);
  • L’Amour est Dieu - poesias líricas (1874);
  • O Abolicionismo (1883);
  • Campanha abolicionista no Recife - 1885;
  • O erro do Imperador - história (1886);
  • Escravos - poesia (1886);
  • Por que continuo a ser monarquista (1890);
  • Balmaceda - biografia (1895);
  • O dever dos monarquistas (1895);
  • A intervenção estrangeira durante a revolta - história diplomática (1896);
  • Um estadista do Império - biografia, 3 tomos (1897-1899);
  • Minha formação - memórias (1900);
  • Escritos e discursos literários (1901);
  • Pensées detachées et souvenirs (1906);
  • Discursos e conferências nos Estados Unidos - tradução do inglês de Artur Bomilcar (1911);
  • Obras completas (14 volumes) organizado por Celso Cunha (1947-1949).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Maciel Monteiro, 2-a Barono de Itamaracá (* Recife, en la 30-a de aprilo 1804 - Lisbono, en la 5-a de januaro 1868, estis brazila kuracisto, poeto, politikisto kaj diplomato.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj