Jodoetano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etila jodido
etila jodido
Plata kemia strukturo de la Etila jodido
etila jodido
Tridimensia kemia strukturo de la
Etila jodido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Jodido de etilo
  • Etila jodido
Kemia formulo
C2H5I
CAS-numero-kodo 75-03-6
ChemSpider kodo 6100
PubChem-kodo 6340
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora lumsensiva likvaĵo
Molmaso 155.97g·mol-1
Denseco 1.940g cm−3
Fandpunkto −108 °C
Bolpunkto 71 °C
Refrakta indico  1,5137
Ekflama temperaturo 72 °C
Solvebleco Akvo:4 g/L
Mortiga dozo (LD50) 6450 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R20 R36/37/38 R42/43 R10 R23/24/25 R22
Sekureco S23 S26 S36/37 S45 S37/39 S16 S36/37/39 S27
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 07 – Toksa substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H317, H319, H334, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P280, P305, P311, P338, P342, P351
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Etila jodido estas senkolora, brulema kemia komponaĵo, kemia formulo C2H5I, preparata per varmigo de la etanolo kun jodo kaj fosforo. Ĉe kontakto kun la aero , ĉefe sub lumefiko, ĝi malkomponiĝas kaj iĝas flava aŭ ruĝeca pro la dissolvita jodo.

Ĝi same prepariĝas per reakcio inter la jodida acido kaj etanolo sekvata per distilado de la jodido de etilo. Ĉi-komponaĵo devas enstoriĝi meze de kupra pulvoro por eviti malkomponiĝon, kvankam eĉ per tiu metodo ĝiaj specimenoj daŭras malpli ol unu jaron.

Ĉar etila jodido estas bona volatila grupo, ĝi plenumas bonan rolon kiel etiligagenton kaj uzatas ankaŭ kiel promocianto de hidrogena radikalo. Ĉi-substanco malheliĝas kontakte kun la aero pro liberigo de jodo.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

:

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Jodido de etilo estas preparata per interagado de la etanolo sur fosfora trijodido:

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Etila jodido reakcias kun amoniako por doni duetilaminon sub alta temperaturo kaj premo:
Sintezo de la Duetilamino
Sintezo de Duetilamino ekde la jodo-etano.

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Trietilamino estiĝas se la supra reakcio daŭre agas inter la duetilamino kaj la etila jodido:
Sintezo de la Trietilamino
Sintezo de Trietilamino ekde la jodo-etano.

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Reakcio inter la trietanolamino kaj etila jodido estigas kvarternaran salon de amonio kaj jodo, konata kiel tetraetilaamonia jodido:
Sintezo de la Tetraetilamonia jodido
Sintezo de Tetraetilamonia jodido ekde la jodo-etano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]