Joe Biden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Joseph R. Biden Jr.
Joe Biden

Oficanta
Funkcio akceptita:
20-a de januaro 2009
Prezidento Barack Obama
Antaŭulo Dick Cheney

En funkcio:
3-a de januaro 1973 – 15-a de januaro 2009
Antaŭulo J. Caleb Boggs
Sekvanto Ted Kaufman

Naskiĝo 20-a de novembro 1942
en Scranton, Pensilvanio
Politika partio Demokratia Partio
Edzo/ino Neilia Hunter (mortita)
Jill Tracy Jacobs
Sidejo Wilmington, Delavaro
Alma mater Universitato de Delavaro
Universitato Syracuse
Profesio advokato, politikisto
Religio Katolikismo
Subskribo
Joe Biden, subskribo
TTT http://biden.senate.gov
v  d  r
Information icon.svg

Joseph Robinette "Joe" BIDEN, Jr. (n. 20-a de novembro 1942) [pr. ĜOŬ BAJ-den] estas Vicprezidento de Usono. Kandidato (nun prezidento) Barack Obama elektis Biden kiel kandidaton por la ofico de vicprezidento en la Usona Prezidenta Voĉdono 2008.[1]

Biden servis ses oficdaŭrojn kiel senatano. Li estas la plej longe servinta senatano de Delavaro. Li estis la komitatestro de la komitato pri eksterlandaj rilatoj en la 110-a Kongreso.

Li estis kandidato por la usona prezidenteco, sed ekskandidatiĝis post la antaŭbaloto de Iovao la 3-an de januaro 2008. Obama anoncis Biden kiel sian vicprezidentan kandidaton, per poŝtelefona tekst-mesaĝo al subtenantoj, la 23-an de aŭgusto 2008.

Biden publike indikis, ke li serioze konsideras kandidatiĝi denove por la voĉdono de 2016. [2] Tamen je la 21-a de oktobro 2015, parolante ĉe la Roza Ĝardeno (apud la Blanka Domo), kun la edzino kaj prezidento Obama apude, Biden anoncis sian decidon ne kandidatiĝi por la demokrata nomumo en la balotado de 2016.[3][4][5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Retejo de prezidenta kandidato Barack Obama tenita 23-a de aŭgusto 2008.
  2. Colby Itkowitz - "There is a ‘Draft Joe Biden’ Super PAC Now; It’s Even Hiring a Fundraiser", Washington Post, March 23, 2015
  3. Jeff Mason - "Biden says he will not seek 2016 Democratic nomination", Thomson Reuters, October 21, 2015. Retrieved October 21, 2015 angle
  4. Comment Joe Biden Is Not Running For President In 2016. Huffington Post. Alirita October 21, 2015. angle
  5. Joe Biden Decides Not to Enter Presidential Race. The Wall Street Journal. Alirita October 21, 2015. angle