Joe Harris (frapinstrumentisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Joseph Allison „Joe“ Harris (* 23-an de decembro 1926 en Pittsburgh) estas usona frapinstrumentisto de moderna ĵazo.

Joe Harris estis ekde 1946 ĝis 1948 membro de la bandego de Dizzy Gillespie. En 1948 li muzikis kun Arnett Cobb, en 1950 kun Billy Eckstine, en 1952 kun Erroll Garner kaj en 1954 mallonge kun James Moody same kiel en la Apollo Theater en Harlemo. Ekde 1956 li vivis kaj muzikis en Stokholmo en Svedujo, kien li en 1956 iris dum koncertvojaĝo kun Rolf Ericson. En 1960 li koncertvojaĝis tra Eŭropo kun la bandego de Quincy Jones. Ekde 1961 ĝis 1966 li laboris en la bandego de SFB. Poste li reiris en Usonon, estis tamen ofte en Eŭropo kaj vojaĝis kun Betty Carter kaj Ella Fitzgerald same kiel la bandego de Kenny Clarke/Francy Boland. Ekde 1970 ĝis 1972 li muzikis en Germanujo ĉe Max Greger kaj Heinz von Hermann. En la 1970-aj jaroj li finfine revenis daŭre al Usono, por instrui ĉe la Universitato de Pittsburgh. Li ankaŭ ludis kun King Pleasure, Ray Brown, Milt Jackson, Sonny Rollins, Jimmy Cleveland, George Russell, Tommy Potter, Teddy Charles, la „Bebop Boys“ kaj Benny Bailey. Ne ekzistas sonregistraĵoj de li kiel bandestro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Noto Joe Harris. En: Scott Yanow: Bebop. Miller Freeman Books, San-Francisko 2000, ISBN 0-87930-608-4, p. 169.
  • Carlo Bohländer, Karl Heinz Holler, Christian Pfarr: Reclams Jazzführer. 3-a eldono. Reclam, Stutgarto 1989, ISBN 3-15-010355-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]