Joe May

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joe May
Persona informo
Naskonomo Julius Otto Mandl
Naskiĝo 7-an de novembro 1880 (1880-11-07)
en Vieno
Morto 29-an de aprilo 1954 (1954-04-29) (73-jaraĝa)
en Holivudo
Tombo Hollywood Forever Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater East St. Louis Senior High School
Familio
Edz(in)o Mia May
Infano Eva May
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristo
vdr

Joe MAY (vera nomo: Julius Otto Mandl; naskiĝinta la 7-an de novembro 1880 en Vieno, mortinta la 29-an de aprilo 1954 en Losanĝeleso) estis aŭstra reĝisoro.

May centre inter la aktoroj kaj teknikistoj por Die Herrin der Welt, en 1919

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo el riĉa familio de industriistoj frekventis la Komercan altlernejon en Lepsiko kaj studis ĉe la Altlernejo agrikultura de Berlino. Poste li diboĉe malgajnis, deĵorante diversloke, la gepatran posedon. En 1902 li edzinigis la operetan kantistinon Hermine Pfleger kaj naskiĝis samjare la filino Eva Maria. Ŝi ekde 1917 provis sukcesi kiel filmaktorino. De tiam s-ino Pfleger nomiĝis Mia May - kaj ŝia viro transprenis la artistan pseŭdonimon Joe May. En 1911 li faris en Hamburgo enkondukan filmon por la spektaklo Rund um die Alster, kie ankaŭ Mia prezentis sin.

En 1912 May la premieron filman havis en Berlino ĉe la firmao "Continental-Filmkunst" kiel reĝisoro kaj verkisto: temas pri la filmo In der Tiefe des Schachtes – samtempe la filma premiero de la aktorino Mia May. Die geheimnisvolle Villa estis la unua epizodo de la detektiva serio pri la fikcia detektivo Stuart Webbs (Ernst Reicher). En 1915 May fondis en Berlino la entreprenon "May-Film" kaj la unua verko estis Das Gesetz der Mine kie miksitis la detektivaĵoj de Joe Deebs, ekscitaĵoj kaj komediaĵoj. Krome li faris serion melodraman kaj socian kiu fokusiĝis je la aktorino Mia May. La producento May parte ankaŭ dungis aliajn reĝisorojn subtenante junajn talentitajn personojn kiel ekz. Thea von Harbou, Fritz Lang kaj Ewald André Dupont. En 1918 transprenis la ĵus fondita firmao "Universum-Film AG" (Ufa) la entreprenon de May, sed ankoraŭ en la sama jaro cedis siajn posedojn ĉe la May-firmao. Tamen ĝia influo ĉe la May-aĵojn ekde tiam restis klare videblaj. La May-firmao tenadis ankaŭ filmatelieron en Berlin-Weißensee uzante teritorion ĉe Woltersdorf por malinternaj filmadoj.

Ankoraŭ dum la Unua mondmilito startis la laboroj por la fortimpresa filmo Veritas vincit. Ĝia sukceso puŝis May en 1919 fari furorfilmon en ok partoj nomita Die Herrin der Welt, kie miksiĝis ekzotikeco de lokoj, specialaj ornamaĵoj kaj diversaj filmoĝenroj en unusola intrigaro. Denove kun Mia May faritis diversaj melodramaĵoj, ĉe kiuj reĝisoris i.a. Fritz Lang, Robert Dinesen kaj Holger-Madsen.

Kiam filmistoj usonaj fondis en Berlino en 1921 - por reagi al Ufa - la Eŭropan filmaliancon (Europäische Film Allianz GmbH /E.F.A.) May estis, kune kun Ernst Lubitsch, la plej grava artista respondeculo. Por EFA li realigis en 1921 la dupartan verkon Das indische Grabmal laŭ scenaroj de Harbou kaj Lang. Sukceso artista alia estis en 1922/23 la kvarparta socia krimfilmo Tragödie der Liebe.

Inflacio kaj filina sinmortigo[redakti | redakti fonton]

Pro la inflacio la konzerno iĝis la akcia kompanio "May-Film AG". Post la memmortigo de la filino Eva la patrino Mia May ne plu filme aktoris. Der Farmer aus Texas (1924/25) laŭ la verko Kolportage de Georg Kaiser estis celita por la internacia merkato: sed ĝi fiaskis. May surscenejigis laŭ la komisio de aliaj producentoj diversajn etajn filmojn. En la kadro de Erich-Pommer-produktado (ene de Ufa) May faris siajn du lastajn silentajn filmojn en 1928/29 - Heimkehr (laŭ la novelo milita Karl und Anna de Leonhard Frank) kaj Asphalt, kulmino de la vajmara filmo.

Sub la pseudonimo "Fred Majo" May verkis, kun Hans Székely, la scenaron de la unua malsilenta filmo de la Pommer-Ufa-produktadoj, Ungarische Rhapsodie (1928, Hanns Schwarz) kaj produktis la opereton filman de Gustav Ucicky Der unsterbliche Lump kiel ankaŭ la prusian baladon de Kurt Bernhardt Die letzte Kompagnie. La unua propra malsilenta filmo nome Ihre Majestät die Liebe, estas kulmino de germanlingva filma komedio. La internaciaj distraj filmoj ...und das ist die Hauptsache kaj Paris – Méditerranée estis la lastaj produktoj de la firmao May-Film AG, kiu malfonditis en 1932.

Elmigro[redakti | redakti fonton]

Post la premiero de la Jan-Kiepura-filmo Ein Lied für Dich en aprilo 1933 li elmigris tra Londono al Holivudo, kie li faris laŭ komisio de Pommer por la firmao Fox-Film la muzikalon Music in the Air. Tiu ĉi filmo, la unua holivudaĵoj sub la gvidado de elmigrintoj el Nazia Germanio, malsukceso iĝis kiel ankaŭ la pritribunala verko Confession (1937) por Warner Bros.

Ekde 1939 May komencis fari B filmojn por Universal. En 1943 estiĝis la kontraŭnacisocialisma filmo The Strange Death of Adolf Hitler pri fikcia atencplano kontraŭ Adolf Hitler. La milita komedio Johnny Doesn’t Live Here Anymore estis la lasta reĝisorado de May.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]