Joe Slovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joe Slovo
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1926 (1926-05-23)
en Obeliai
Morto 6-an de januaro 1995 (1995-01-06) (68-jaraĝa)
en Johanesburgo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Religio judismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater Universitato de Witwatersrand vd
Partio Afrika Nacia Kongreso vd
Memorigilo Joe Slovo
Familio
Edz(in)o Ruth First vd
Infanoj Robyn Slovo • Shawn Slovo • Gillian Slovo vd
Profesio
Okupo politikistoministro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joe SLOVO (denaske Yossel Mashel Slovo; 23a de Majo 1926 – 6a de Januaro 1995) estis politikisto de Sudafriko kaj opozicianto de la sistemo de apartismo. Marksista-Leninista, li estis long-daŭra estro kaj teoriulo en la Sudafrika Komunista Partio (SKP), grava membro de la Afrika Nacia Kongreso (ANK), kaj ĉefkomandanto de la milita fako de la ANK nome Umkhonto we Sizwe (MK).

Sudafrika civitano el Jud-Litova familio, Slovo estis delegito en la multrasa Kongreso de la Popolo de Junio 1955 kiu redaktis la Ĉarton de Libereco. Li estis enprizonigita dum ses monatoj en 1960, kaj aperis kiel estro de Umkhonto we Sizwe la sekvan jaron. Li vivis en ekzilo el 1963 ĝis 1990, estrante operacojn kontraŭ la apartisma reĝimo el Britio, Angolo, Mozambiko, kaj Zambio. En 1990 li revenis al Sudafriko, kaj partoprenis en la negocado kiu finigis la apartismon. Li iĝis konata ĉar proponis la "sunset clauses" por la 5 jaroj post demokratia balotado, inkludante garantiojn kaj sekurecon al ĉiuj partioj,[1] kaj pro siaj ardaj ne-rasismaj sintenoj. Post la balotado de 1994, li estis nomumita Ministro por Loĝado en la registaro de Nelson Mandela. Li mortis pro kancero en 1995.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Negotiations: What room for compromise?. Arkivita el la originalo je 2018-05-12. Alirita 25a de Januaro 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-05-12. Alirita 2021-07-06.
  2. Joe Slovo, Anti-Apartheid Stalinist, Dies at 68, NY Times, 1995-01-07.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]