Joel Asaph Allen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joel Asaph Allen
Persona informo
Joel Asaph Allen
Naskiĝo 19-an de julio 1838 (1838-07-19)
en Springfield
Morto 29-an de aŭgusto 1921 (1921-08-29) (83-jaraĝa)
en Novjorko
Lingvoj angla vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Harvard School of Engineering and Applied Sciences vd
Profesio
Okupo kuratoro • zoologo • ornitologo • verkisto • esploristo • natursciencisto • mammalogist vd
Laborkampo zoologioornitologio vd
Verkado
Verkoj The Auk, Volume XIII vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joel Asaph ALLEN (19-a de julio, 183829-a de aŭgusto, 1921) estis usona zoologo kaj ornitologo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Springfield (Masaĉuseco). Studis en Universitato Harvard kun Louis Agassiz. Li partoprenis en la ekspedicio de 1865 al Brazilo (serĉe de pruvaro de glaciepoko tie, kion Agassiz poste asertis esti trovinta) kaj en kelkaj aliaj ene de Usono.

Li estis elektita membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj en 1871.[1] En 1872 li estis nomita helpanto pri ornitologio en la Muzeo de Kompara Zoologio en Harvard.

En 1873 li estris la naturalistojn de la ekspedicio Nord-Pacifika Fervojo el Bismarck (Norda Dakoto) al Yellowstone kaj reen, por la Smithsonian Institution. Florido estis alia areo kiun li esploris el zoologia vidpunkto.

Kun Elliott Coues kaj William Brewster en aŭgusto 1883 sendis leteron invitantan selektitajn individuojn formi la American Ornithological Union por septembre okazonta kunsido. Li ne povis ĉeesti tiun komencan kunsidon, sed estis ĉiukaze elektita unua prezidanto de la nova organizo.

Allen estis unua zorganto pri birdoj kaj mamuloj ĉe la Usona Muzeo de Natura Historio (el 1885 antaŭen) kaj poste estro de ties Departamento de Ornitologio.

En 1886, li estis unu el la membroj de la unua Aŭdubona Societo, Novjorko. Li estis ankaŭ membro de la Usona Asocio por la Antaŭeniro de Scienco, kaj de la Amerika Filozofia Societo. El 1883 al 1886 li estis la unua prezidanto de la American Ornithologists' Union, kiun li mem helpis fondi.[2]

La centoj de leteroj kiujn Coues sendis al li dum multaj jardekoj formas unu el la mejloŝtonoj de la historio de la usona ornitologio. Allen fame memorigis Coues[3] en la paĝoj de la gazeto The Auk, de A.O.U., post la morto de tiu lasta en 1899.

La Regulo de Allen asertas kunrilaton inter korpoformo kaj klimato, formulita de li en 1877.

Allen uzis la inicialojn J.A.A. por subskribo de siaj multaj libroreviziojn en The Auk.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Book of Members, 1780-2010: Chapter A. American Academy of Arts and Sciences. Alirita 15a Aprilo 2011.
  2. Who named it?
  3. [books.nap.edu/html/biomems/ecoues.pdf]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mammals and Winter Birds of Eastern Florida, (1871)
  • The American Bisons, (1876)
  • Monographs of North American Rodentia (kun Elliott Coues, 1877)
  • History of North American Pinnipedia, (1880)
  • Mammals of Patagonia, (1905)
  • The Influence of Physical Conditions in the Genesis of Species, (1905)
  • Ontogenetic and Other Variations in Musk-Oxen (1913).

Elsteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]