Jogjakarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jogjakarto - indonezie Yogyakarta - estas grandurbo kaj universitata urbo (eĉ studenta urbo) en Indonezio. Ĝi estas fama centro de klasika java belartoj kaj kulturoj.

Blazono de Jogjakarto

Bazaj informoj

Mapo pri Javo, la ruĝo montras Jogjakarton

Geografio

Jogjakarto situas sur ebenaĵo en mezo de Javo. La urbo havas 14 distriktojn.

Historio

Jogjakarto fondiĝis en 1756 post interna milito en la insulo. La urbo estis la indonezia ĉefurbo dum la Indonezia Nacia Revolucio de 1945 ĝis 1949. Islama universitato fondiĝis en 1945.

Trafiko

Akvopalaco en Jogjakarto
Vojo en Jogjakarto
Historia palaco, nun banko en Jogjakarto
Vespera trafiko sur ponto en Jogjakarto

Yogyakarta havas internacian flughavenon. La urbo estas nodo de fervojaj linioj. Trajnoj trafikas al Ĝakarto, Semarang kaj Surabajo. En la urbo precipe aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Oni planas ankaŭ tramotrafikon.

Klimato

Jogjakarto havas tropikan klimaton. En ĉiuj monatoj pluvas, oni mezuras jare po 2180 mm-ojn. La temperaturo estas konstanta kaj varias inter 20-30 ° C.

Ekonomio

Jogjakarto estas grava turisma celloko kaj famas pri metiistoj pri arĝento.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Universitato en Jogjakarto