Jogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vrksasana pozicio

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj

Njája
Vaišéšika
Sánkhja
Jogo
Karma Mimamsa
Vedanto
Advaita Viŝiŝtadvaita Dvaita

Neortodoksaj skoloj

Ĉarvaka
Ĝajnismo
Budhismo
Hinajano Mahajano
Vaĝrajano Theravado

Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Jogo estas familio de antikvaj fizikaj, mensaj, kaj spiritaj praktikoj kiuj originiĝis en Hindio, kie ili daŭre estas vibrantaj kaj vivantaj tradicioj havante la iluminiĝon kiel celo. Karma Jogo, Bhakti Jogo, Ĝnana Jogo kaj Raĝa Jogo taksiĝas kiel la ĉefaj jogotipoj, sed ekzistas multaj aliaj tipoj. Estas ampleksa vario de skoloj, praktikoj, kaj celoj.[1] Jogo, kiel rimedo de enlumiĝo estas centra por Hinduismo, Budhismo (partikulare ĉe Vahrajana Budhismo[2][3][4]), Sikhismo kaj Jainismo,[5][6][7][6] kaj influis aliajn religiajn praktikojn tutmonde. La plej bone konataj tipoj de jogo estas Hatha jogo kaj Raja jogo.

En aliaj partoj de la mondo kie jogo estas populara, ĝi fariĝis asociata plej ofte kun asanoj (pozicioj) de Hatha Jogo, kiuj popularas kiel fizikaj korpoekzercoj.

La termino jogo venas el la sanskrita योग kiu signifas unio de korpo kaj spirito. La vorto posedas la saman hind-eŭropan radikon kiu troveblas en la franca joug, en la angla yoke aŭ en la rumana jug.

Jogo prezentas ankaŭ la ideon ke la atmano gvidendas al tiu absoluta unio. Sed per la unio de tiuj du elementoj, jogo estas la realiĝo de la vero per la joga vojo.

La origino de jogo laŭ teorioj datas el antaŭ-Vedaj hindiaj tradicioj, estis menciita en la Rigvedo,[8] sed plej verŝajne disvolviĝis ĉirkaŭ la sesa kaj la kvina jarcentoj a.K., en la antikvaj hindiaj asketa kaj ŝramanaj movadoj.[9] La kronologio de la plej fruaj tekstoj kiuj priskribas jogajn praktikojn ne estas klara, variante al Hinduismaj Upaniŝadoj[10] kaj Budhisma Palia Kanono,[11] probable el la tria jarcento a.K. aŭ poste. La Jogaj Sutroj de Patanjali datas el la unua duono de la 1a jarmilo de nia erao,[12][13] sed akiris elstarecon en Okcidento nur en la 20a jarcento.[14] Tekstoj de Hatha jogo aperis ĉirkaŭ la 11a jarcento kun originoj en tantra.[15][16]

Jogoguruoj el Barato poste enkondukis jogon en Okcidenton,[17] sekve de la sukceso de Sŭami Vivekananda en la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcento.[18] En la 1980-aj jaroj, jogo populariĝis kiel sistemo de fizika ekzercado tra la tuta okcidenta mondo.[16] Jogo en hindiaj tradicioj, tamen, estas pli fizika ekzercado, ĝi havas meditigan kaj spiritan kernon.[19] Unu el ses ĉefaj ortodoksaj skoloj de Hinduismo estas nomata ankaŭ "Jogo" kiel prorpa filozofio, kiu havas sian propran epistemologion kaj metafizikon, kaj estas tre rilata al la Hinduisma Samĥja filozofio.[20]

Multaj studoj klopodis determini la efektivecon de jogo kiel komplementa interveno kontraŭ kancero, skizofrenio, astmo, kaj kormalsanoj.[21][22] La rezultoj de tiuj studoj estis miksaj kaj ne definitivaj, el kiuj kancerstudoj sugestas neniun al neklaran efektivecon, kaj aliaj sugestas, ke jogo povus malpliigi la riskajn faktorojn kaj helpi al la pacienta psikologia kurprocezo.[21][22]

Praktikado de jogo[redakti | redakti fonton]

Moderna praktiko de jogo ofte inkluzivas tradiciajn elementojn hereditajn el Hinduismo, kiel moralaj kaj etikaj principoj, poziciojn por konservi la korpon en bona sanstato, spiritan filozofion, instruojn de guruo, kantadon de mantroj (sanktaj silaboj), kvietigon de spiro kaj senmovigon de la menso per meditado. Tiuj ĉi elementoj ofte iĝas adaptitaj por la bezonoj de la nehinduismaj praktikantoj.

Proponantoj de jogo taksas la ĉiutagan praktikadon mem kiel pliboniga; ĝi plibonigas la sanstaton, la emocian ekvilibron, la mensan klarecon kaj la vivoĝojon. Adeptoj de jogo progresas al samadhia stato, je kiu la praktikanto havas tutan regadon pri sia konscio.

La celoj de jogo estas esprimitaj malsimile en diversaj tradicioj. En la diocentrema Hinduismo, jogo estas taksata kiel serio de praktikoj kiuj intencas alproksimigi homojn al Dio aŭ helpi ilin akiri unuiĝon kun Dio. En Budhismo, kiu ne postulas necese kreantan tipon de Dio, jogo pliprofundigas la saĝon de la praktikantoj, kompaton kaj envidon. En okcidentaj tradicioj, kie ekzistas forta emfazo de individueco, jogpraktikado estas aldono de la serĉado por signifo en la egoo kaj integrado de diversaj aspektoj de la estaĵo.

La terminoj mem-realiĝo kaj Di-realiĝo estas uzataj interŝanĝe en hinduisma jogo, kun la subkaŝiĝanta kredo ke la vera naturo de la egoo, malkovrita per praktikado de jogo, estas samspeca kun la naturo de Dio.

La fina celo de jogpraktikado estas atingo de liberiĝo (Mokŝa) el mondaj suferoj kaj el la ciklo de naskiĝo kaj morto (Samsara).

Joga diverseco[redakti | redakti fonton]

Dum la longa historio de jogo, diversaj skoloj aperis, kaj ekzistas multnombraj ekzemploj de subdividoj kaj sintezoj. Oftas paroli pri ĉiu formo de jogo kiel "vojo" al iluminiĝo. Tiel, jogo inkluzivas amon kaj sindediĉon (kiel Bhakti Jogo, sindonan laboron (kiel en Karma Jogo), konon kaj distingpovon (kiel en Ĝnana Jogo), aŭ ok-brakan sistemon de disciplinoj emfazante meditadon (kiel en Raĝa Jogo).

Originoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj de meditantaj jogistoj el la Indusa Valo laŭtakse aĝas 6000-7000 jarojn. La plej fruaj skribitaj tekstoj pri jogo aperas en Rigvedo, kiu estis verkita inter 1500 kaj 1200 antaŭ Kristo.

Estas malfacile konstati precizan daton de la apero de jogo, ĉar Rig Veda estis transdonita parole dum la unua jarmilo. La unua joga traktado datiĝas de la 2-a jarcento a.K. kaj estis verkita de Patanjali. Ĝi priskribas la aliĝon al la "ok brakoj" (la sumo kiu konsistigas "Ashtanga Jogo"-n) por kvietigi la menson kaj unuiĝi kun la senfino.

La unuaj detalaj priskriboj de la principoj kaj celoj de jogo troviĝas en la Upaniŝadoj, kiuj estis verkitaj inter la oka kaj la kvara jarcentoj a.K. En la Upaniŝadoj, ankaŭ nomataj Vedanta, la malnovaj praktikoj de oferdonoj kaj la ceremonioj por pacigi la diojn anstataŭiĝas per nova kompreno ke la homo povas, per ena oferdono, fariĝi unu kun la Supera Estaĵo (aludita kiel BrāhmanMāhātman) per morala kulturo, memregado kaj mensa trejnado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. White, David Gordon (2011), Yoga, Brief History of an Idea (Ĉapitro 1 de "Yoga in practice") ([1] PDF alirita la 17an de Januaro 2016), Princeton University Press
  2. Chogyam Trungpa (2001) The Lion's Roar: An Introduction to Tantra. Shambhala. ISBN 1-57062-895-5
  3. Edmonton Patric 2007, pali and its significance p. 332
  4. Lama Yeshe (1998). The Bliss of Inner Fire. Wisdom Publications. pp. 135-141.
  5. Denise Lardner Carmody, John Carmody (1996), Serene Compassion. Oxford University Press US. p. 68.
  6. 6,0 6,1 Stuart Ray Sarbacker, Samādhi: The Numinous and Cessative in Indo-Tibetan Yoga. SUNY Press, 2005, pp. 1–2.
  7. Tattvarthasutra [6.1], vidu Manu Doshi (2007) Traduko de Tattvarthasutra, Ahmedabad: Shrut Ratnakar p. 102
  8. Karel Werner asertas ke la ekzisto de jam espertaj jogistoj en Vedaj tempoj ne povas esti dubaj, citante la himnon Kesin de Rigvedo kiel pruvo de joga tradicio en la Veda epoko. Karel Werner (1977), Yoga and the Ṛg Veda: An Interpretation of the Keśin Hymn (RV 10, 136), Religious Studies, Vol. 13, No. 3, paĝoj 289-302
  9. Samuel, Geoffrey (2008), The Origins of Yoga and Tantra, Cambridge University Press, ISBN 978-0-521-69534-3 [2] Alirita la 17an de Januaro 2016. p. 8.
  10. Mark Singleton (2010), Yoga Body: The Origins of Modern Posture Practice, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-539534-1, paĝoj 25-34
  11. Werner, Karel (1998). Yoga And Indian Philosophy (1977, Reprinted in 1998). Motilal Banarsidass Publ. ISBN 81-208-1609-9. p. 119-20
  12. Whicher, pp. 1-4, kronologio ĉe pp. 41-42
  13. W. Y. Evans-Wentz (2000), Tibetan Yoga and Secret Doctrines, 3a Eldono, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-513314-1, Ĉapitroj 7 kaj 8
  14. White, David Gordon (2014), The "Yoga Sutra of Patanjali": A Biography, Princeton University Press pp. xvi-xvii
  15. James Mallinson, "Sāktism and Hathayoga," 28a de Junio 2012. http://www.khecari.com/resources/SaktismHathayoga.pdf [alirita la 19an de Septembro 2013] pg. 20, Citaĵo: "The techniques of hatha yoga are not taught in Sanskrit texts until the 11th century or thereabouts."
  16. 16,0 16,1 Burley, Mikel (2000). Hatha Yoga: Its Context, Theory and Practice. Delhi: Motilal Banarsidass. p. 16. "It is for this reason that hatha-yoga is sometimes referred to as a variety of 'Tantrism'."
  17. White, David Gordon (2011), Yoga, Brief History of an Idea (Ĉapitro 1 de "Yoga in practice") (PDF), Princeton University Press, p. 2.
  18. White, 2011, p. 2.
  19. * Marek Jantos (2012), in Oxford Textbook of Spirituality in Healthcare (Editors: Mark Cobb et al.), Oxford University Press, ISBN 978-0-19-957139-0, paĝoj 362-363
  20. * Mikel Burley (2012), Classical Samkhya and Yoga: An Indian Metaphysics of Experience, Routledge, ISBN 978-0-415-64887-5, Vidu Enkondukon;
    • John A. Grimes (1989), A Concise Dictionary of Indian Philosophy: Sanskrit Terms Defined in English, State University of New York Press, ISBN 978-0-7914-0100-2, paĝo 70
  21. 21,0 21,1 * (Majo 2009) “An evidence-based review of yoga as a complementary intervention for patients with cancer”, Psycho-Oncology 18 (5), p. 465–475. doi:10.1002/pon.1411. (Oktobro 2012) “Yoga as an Alternative and Complementary Treatment for Asthma: A Systematic Review”, Journal of Evidence-Based Complementary & Alternative Medicine 17 (3), p. 212–217. doi:10.1177/2156587212453727.  (Novembro–Decembro 2005) “Risk Indices Associated with the Insulin Resistance Syndrome, Cardiovascular Disease, and Possible Protection with Yoga: A Systematic Review”, Journal of the American Board of Family Medicine 18 (6), p. 491–519. doi:10.3122/jabfm.18.6.491. 
  22. 22,0 22,1 (Julio 2012) “Yoga in schizophrenia: a systematic review of randomised controlled trials”, Acta Psychiatrica Scandinavicao 126 (1), p. 12–20. doi:10.1111/j.1600-0447.2012.01865.x. , art.nr. 10.1111/j.1600-0447.2012.01865.x
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yoga en la angla Vikipedio.