Jogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vrksasana pozicio

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj

Njája
Vaišéšika
Sánkhja
Jogo
Karma Mimamsa
Vedanto
Advaita Viŝiŝtadvaita Dvaita

Neortodoksaj skoloj

Ĉarvaka
Ĝajnismo
Budhismo
Hinajano Mahajano
Vaĝrajano Theravado

Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Jogo estas familio de antikvaj spiritaj praktikoj kiuj originis en Hindio, kie ili daŭras esti vibranta kaj vivanta tradicio havante la iluminiĝon kiel celo. Karma Jogo, Bhakti Jogo, Ĝnana Jogo kaj Raĝa Jogo taksiĝas kiel la ĉefaj jogoj, sed ekzistas multaj aliaj tipoj.

En aliaj partoj de la mondo kie jogo estas populara, ĝi fariĝis asociata plej ofte kun asanoj (pozicioj) de Hatha Jogo, kiuj popularas kiel fizikaj ekzercoj.

Jogo, kiel rimedo de enlumiĝo estas centra por Hinduismo, Budhismo, Sikhismo kaj Jainismo, kaj influis aliajn religiajn praktikojn tutmonde.

La termino de jogo venas el la sanskrita योग kiu signifas unio de korpo kaj spirito. La vorto posedas la saman hindo-eŭropan radikon kiu troveblas en la franca joug en la angla yoke aŭ en la rumana jug.

Jogo prezentas ankaŭ la ideon ke la atmano gvidendas al tiu absoluta unio. Sed per la unio de tiuj du elementoj, jogo estas la realiĝo de la vero per la joga vojo.

Praktikado de jogo

Moderna praktiko de jogo ofte inkluzivas tradiciajn elementojn hereditajn el Hinduismo, kiel moralaj kaj etikaj principoj, pozicioj por konservi la korpon en bona sanstato, spirita filozofio, instruojn de guruo, kantado de mantroj (sanktaj silaboj), kvietigo de spiro kaj senmovigo de la menso per meditado. Tiuj ĉi elementoj ofte iĝas adaptitaj por la bezonoj de la nehindaj praktikantoj.

Proponantoj de jogo taksas la ĉiutagan praktikadon mem kiel boniga; ĝi plibonigas la sanstaton, la emocian ekvilibron, la mensan klarecon kaj la vivoĝojon. Adeptoj de jogo progresas al samadhia stato, je kiu la praktikanto havas tutan regon pri sia konscio.

La celoj de jogo estas esprimitaj malsimile en diversaj tradicioj. En la diocentrema Hinduismo, jogo estas taksata kiel serio de praktikoj kiuj intencas alproksimigi homojn al Dio aŭ helpi ilin akiri unuiĝon kun Dio. En Budhismo, kiu ne postulas necese kreantan tipon de Dio, jogo profundigas la saĝon de la praktikantoj, kompaton kaj envidon. En okcidentaj tradicioj, kie ekzistas forta emfazo de individueco, jogpraktikado estas aldono de la serĉado por signifo en la egoo kaj integrado de diversaj aspektoj de la estaĵo.

La terminoj mem-realiĝo kaj Di-realiĝo estas uzataj interŝanĝe en hinda jogo, kun la subkaŝiĝanta kredo ke la vera naturo de la egoo, malkovrita per praktikado de jogo, estas samspeca kun la naturo de Dio.

La fina celo de jogpraktikado estas atingo de liberiĝo (Mokŝa) el mondaj suferoj kaj el la ciklo de naskiĝo kaj morto (Samsara).

Joga diverseco

Dum la longa historio de jogo, diversaj skoloj aperis, kaj ekzistas multnombraj ekzemploj de subdividoj kaj sintezoj. Oftas paroli pri ĉiu formo de jogo kiel "vojo" al iluminiĝo. Tiel, jogo inkluzivas amon kaj sindediĉon (kiel Bhakti Jogo, sindonan laboron (kiel en Karma Jogo), konon kaj distingpovon (kiel en Ĝnana Jogo), aŭ ok-brakan sistemon de disciplinoj emfazante meditadon (kiel en Raĝa Jogo).

Originoj

Bildoj de meditantaj jogistoj el la Indusa Valo laŭtakse aĝas 6000-7000 jarojn. La plej fruaj skribitaj tekstoj pri jogo aperas en Rig Veda, kiu estis verkita inter 1500 kaj 1200 antaŭ Kristo.

Estas malfacile konstati precizan daton de la apero de jogo, ĉar Rig Veda estis transdonita voĉe dum la unua jarmilo. La unua joga traktado datiĝas de la 2-a jarcento a.K. kaj estis verkita de Patanjali. Ĝi priskribas la aliĝon al la "ok brakoj" (la sumo kiu konsistigas "Ashtanga Jogo"-n) por kvietigi la menson kaj unuiĝi kun la senfino.

La unuaj detalaj priskriboj de la principoj kaj celoj de jogo troviĝas en la Upaniŝadoj, kiuj estis verkitaj inter la oka kaj la kvara jarcentoj a.K.. En la Upaniŝadoj, ankaŭ nomataj Vedanta, la malnovaj praktikoj de oferdonoj kaj la ceremonioj por pacigi la diojn anstataŭiĝas per nova kompreno ke la homo povas, per ena oferdono, fariĝi unu kun la Supera Estaĵo (aludita kiel BrāhmanMāhātman) per morala kulturo, memregado kaj mensa trejnado.

Vidu ankaŭ

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.

Ŝablono:LigoLeginda