Johannes Edvard Leppäkoski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Johan Edvard Leppäkoski)
Johannes Edvard Leppäkoski
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1901 (1901-11-03)
Morto 5-an de decembro 1984 (1984-12-05) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo ĵurnalistoesperantisto
vdr

Johannes Edvard LEPPÄKOSKI (naskiĝis la 3-an de novembro 1901 en Kaukola kaj mortis la 5-an de decembro 1984 en Jyväskylä), estis Finnlanda ĵurnalisto. Li tradukis la finnan nacian epopeon Kalevala kaj aliajn poeziaĵojn en Esperanton. Li mem skribis sian nomon mallongigite Joh. Edv. Leppäkoski.

Leppäkoski naskiĝis en Kaukola, ĉe la okcidenta bordo de Ladoga lago, en Karelia terkolo. Fininte lernejon li eklaboris en Käkisalmi kiel redaktoro en loka gazeto. En 1940, post milito, la urbo kaj regiono estis ceditaj al Sovetio, kaj Leppäkoski loĝis kaj laboris mallonge en Kuopio kaj Rauma, sed jam en novembro 1940 li eklaboris por la gazeto Keskisuomalainen en Jyväskylä. Lia laborkariero tie daŭris ĝis 1966, kiam li pensiiĝis.

La traduko de Kalevala en Esperanto aperis en 1964, dua eldono en 1985.