Johan Gadolin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johan Gadolin
(1760–1852)
Malkovrinto de la kemia elemento itrio
Malkovrinto de la kemia elemento itrio
Persona informo
Johan Gadolin
Naskiĝo 5-a de junio 1760
en Turku, Finnlando (tiam en Svedujo)
Morto 15-a de aŭgusto 1852
en Mynämäki, Finnlando (tiam en la Rusa Imperio)
Etno Svedlingvaj finnlandanoj vd
Lingvoj latinasvedafinnarusagermanaanglafranca vd
Loĝloko Finnlando vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater studis en Universitato de Upsalo
kaj Reĝa Akademio de Turku
Familio
Patro Jakob Gadolin vd
Infanoj Jakob Algot Gadolin • Nils Anders Gadolin vd
Profesio
Okupo kemiistofizikisto • mineralogo • geologo • universitata instruisto vd
Laborkampo kemio vd
Doktoreca konsilisto Torbern Bergman vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johan GADOLIN (1760–1852) (naskiĝinta la 5-an de junio 1760 en Åbo, mortinta la 15-an de aŭgusto 1852 en Virmo, Mynämäki)[1] finna kemiisto kaj mineralogo, kaj malkovrinto de la kemia elemento Itrio kun atomnumero 39 kaj la unua de la raraj teroj, en la mineralo "iterbito", kiu estis nigra ŝtono malkovrita de Carl Axel Arrhenius (1757-1824)[2]. Li estis unu el la unuaj defendantoj de la teorio pri brulado de Antoine Lavoisier en Skandinavio. La mineralo "gadolinito", malkovrita en 1794, portas lian nomon same kiel la kemia elemento Gadolinio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gadolin estis filo de Jakob Gadolin kaj Elisabeth Browallius, filino de Johan Browallius (1707-1755)[3] kaj komencis studi matematikon en la Reĝa Akademio de Turku[4] kiam li estis dekkvin-jara. Ĉar li konkludis ke la kurso de matematiko estis tro malfacila, li ŝanĝis siajn studojn por la kemia kampo. En 1779, li daŭrigis siajn studojn pri kemio, enirante en la Universitato de Upsalo, kiel lernanto de Torbern Bergman.

Gadolin famiĝis kiam li malkovris la unuan elementon de la grupo raraj termetaloj. En 1792, li ricevis specimenon de nigra kaj peza mineralo trovita el ŝtonmino de sveda vilaĝo Ytterby, proksima de Stokholmo. Ekde zorgaj eksperimentoj li izolis oksidon kiun li poste nomis "itrio". La "itrio" (fakte itria oksido) estis la unua konata kombinaĵo el raraj teroj. Tiuepoke ĝi estis konsiderata kemia elemento.

La mineralo, kiun Gadolin ekzamenis, estis nomumita "gadolinito"[5] en 1800. La gadolinia oksido estis poste nomumita de ĝiaj malkovrintoj kaj tiu nomo estis donita liaomaĝe.

Gadolin estis profesoro pri kemio de la Akademio de Åbo, en 1797. Li estis unu el la unuaj kemiistoj kiuj faris ekzercojn de laboratorio al la studantoj. Krom tio, li permesis al la studantoj uzi sian laboratorion por privataj eksperimentoj.

Gadolin verkis, en 1798, la unuan ne-svedan gvidlibron pri la anti-flogistona teorio, sub la titolo "Enkonduko al Kemio". Malgraŭ ke la neorganika kemio kaj la analiza kemio estis la ĉefaj temoj en liaj publikaĵoj, li ankaŭ signifoplene kontribuis por la termokemio.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Personensuche
  2. 2,0 2,1 Personensuche
  3. 3,0 3,1 Personensuche
  4. La "Reĝa Akademio de Turku", la unua universitato de Finnlando, estis fondita en la 15-a de julio 1640.
  5. La gadolinito estas mineralo preskaŭ nigra kun vitreca brilo, kaj formita ĉefe de silikatoj de cerio, lantano, itrio, berilio kaj fero kies formulo estas (Ce,La,Nd,Y)2FeBe2Si2O10.
  6. Nordisk familjebok
  7. Personensuche
  8. Personensuche
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj