Johann Adolf Scheibe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Adolph Scheibe.

Johann ADOLF (ankaŭ: Adolph) SCHNEIBE (* 5-an de majo 1708 en Lepsiko; † 22-an de aprilo 1776 en Kopenhago) estis germana-dana komponisto de la baroko kaj kiel eldonisto kaj verkisto de critischer Musikus unu el la unuaj publikigaj muzikkritikistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johann Adolf Scheibe naskiĝis kiel filo de orgenkonstruisto Johann Scheibe (proks. 1675–1748) en Lepsiko kaj alkreskis tie. En 1725 li komencis studi jursciencon kaj filozofion ĉe la urba universitato, devis tamen rompi la studon, kiam la financa stato de la familio ege malboniĝis. Li nun komencis instrui al si profesinivele kaj meminstrue la orgeno- kaj klaviceno-ludadon. Post nesukcesa provo en la jaro 1729, akiri la postenon de Thomas-kantoro, li plue laboris en sia hejmurbo ekde 1730 ĝis 1735 kiel muzikinstruisto kaj komponisto.

En 1736 li translokiĝis al Hamburgo, kie li rapide sukcesis ekhavi influriĉajn amikojn kiel Mattheson kaj Telemann. Ĉilastan li anstataŭis dum lia foresto kiel muzikinstruisto. Kuraĝigite far la du li publikigis ekde 1737 ĝis 1740 „Der critische Musicus“, revuo, kiu akiris atenton, ĉar ĝi okupiĝis pri tiam gravaj demandoj de muzika estetiko.

En 1739 Scheibe estis dungita je Kastelo Friedrichsruh (en Drage ĉe Itzehoe) kiel kapelmajstro de Markgrafo Frederiko Ernesto de Brandenburg-Kulmbach, tiama reganto de la dana reĝo en la duklandoj Ŝlesvigo kaj Holstinio.

En 1740 la fratino de la markgrafo, la dana reĝino Sophie Magdalene, vokis lin kiel kapelmajstro kaj reĝa kortegokomponisto al la pietisme stampita dana kortego sub Kristiano la 6-a sur kastelo Christiansborg. Scheibe rapide fariĝis nun unu el la ĉefaj personoj en la muzika vivo de la ĉefurbo, direktis la reĝan orkestron, komponis kantan (pasiono-oratorion en 1742, muziko ĝis nun perdiĝinta) kaj instrumentan muzikon kaj estis la pela forto je la fondado de la unua dana muzika societo, la „Det musikalske Societet“, kiu okazigis en la jaroj 1744 ĝis 1749 publikaj koncertojn.

Post la morto de la reĝo en 1746 surtroniĝis Frederiko la 5-a, kiu deturniĝis de la pietismo, malfermis en 1749 la teatron Det Kongelige Teater sur la placo Kongens Nytorv en Kopenhago kaj denove permesis teatraĵojn kaj operojn. la muzikgusto sin turnis al la itala opero kaj la francaj kantoteatraĵoj. Scheibe estis malindulga kontraŭulo de nova itala opermuziko kaj estis maldungita en 1748. Lin sukcedis Paolo Scalabrini.

Scheibe dungiĝis en Sønderborg kiel muzikinstruisto kaj germanigisto por tekstoj de danaj verkistoj. Li tamen daŭrigis sian kontakton al la muzika vivo en Kopenhago, komponis por la duonpublika „Det musikalske Selskab“ kaj foje okaze de reĝaj festotagoj por la kortego (la solenokantatoj por reĝo Frederiko la 5-a kaj reĝino Luiza apartenas al liaj ĉefaj verkoj). En 1749 li publikigis sian kolekton Neue Freymaurerlieder mit bequemen Melodien (Novaj framasono-kantoj kun komfortaj melodioj) – 1746 li estis akceptita en la kopenhagan loĝion Zorobabel.

Dum ĉi tiu tempo li plurfoje vizitis Kopenhagon por persone povi direkti la prezentadojn de sia muziko. En 1762 li komplete retiriĝis tien; 14 jarojn poste li mortis.

Literatura verkado[redakti | redakti fonton]

Scheibe germanigis la danaj-norvegajn verkojn de Holberg de la klerismo, verkis biografion pri li kaj publikigis kolektitan, reviziitan 2-an eldonon de sia Critischen Musicus (Kritika muzikisto; 1745) same kiel Abhandlung vom Ursprung und Alter der Musik (Traktaĵo pri la origino aĝo de la muziko; 1754) kaj Über die musikalische Komposition (pri la muzika kompozicio; 1773).

Muzikkritikisto Scheibe pri siaj samtempuloj[redakti | redakti fonton]

Muzikkritikisto Scheibe opiniis Johann Sebastian Bach-on kaj Georg Friedrich Händel-on la pintajn komponistojn de klavarinstrumenta muziko, precipe pro siaj supere strukturitaj kaj ornamitaj verkoj. Ankaŭ kiel orgenisto, klavicenisto kaj klavikordisto li opiniis Bach nesuperebla, nur Händel estas komparebla al li. La Italan Konĉerton (BWV 971) de Bach, publikigita en 1735, li proklamis modelon, kiu meritas esti rigardata de ĉiuj komponistoj kiel ekzemplo por bonstrukturita konĉerto.

La ekleziajn komponaĵojn de Bach Scheibe opiniis alte artajn kaj ellaboritajn, laŭ esprimpovo, konvinkoforto kaj klareco tiuj de Georg Philipp Telemann kaj Carl Heinrich Graun tamen estas klare pli superaj. Siatempe la plej multaj germanoj nomas krom Telemann Graun kaj Johann Adolph Hasse kiel plej altrangajn komponistojn.

Scheibe publikigis en 1737 gloson, en kiu li klarigis, kio lin ĝenis je la muziko de Bach: ĝi estas malnatura, afektita kaj ĝia stilo estas konfuza. Ĉar li plenskribas ĉiujn ornamaĵojn anstataŭ lasi al la muzikisto mem la ornamadon, ili sternas la belecon de la melodioj kaj harmonioj. Anstataŭ akompani melodivoĉon, li komponas tro polifonie, tiel ke ĉiuj voĉoj estas samrangaj kaj la tutaĵo estas tro komplika. Per tio la muziko efikas troŝarĝita, afektita kaj sufoka, anstataŭ soni simpla, natura kaj dignoplena, kia Scheibe opiniis strebinda.

Ĉi tiu kritiko rezultigis la faman kontraŭdiron de retoriko-docento Johann Abraham Birnbaum (1702-1748).[1] Pro sia kritiko de Bach Scheibe estis kaj estas kritike rigardata de multaj muziksciencistoj, aparte de Bach-esploristoj.

Muzika verkado[redakti | redakti fonton]

En sia membiografio (presita en 1740 de Mattheson) Scheibe skribis pri sia verkaro: „El la praktikaj verkoj mi ja neniam prespublikige konatigis ion; tiaj de mi tamen estas pretigita konsiderinda kvanto. Pli ol 150 ekleziaj pecoj, en tempo de 6 aŭ 7 jaroj; pli ol 150 konĉertoj por la fluto; kaj pli ol 30 por la violono; pli ol 60 ĝis 70 simfonioj; sen klavarinstrumentaĵoj, aŭ aliaj kantaj kaj instrumentaj verkoj: nome menciendaj trioj, solaĵoj, italaj kaj germana kantatoj kaj similaĵoj, mi komponis en ĝuste ĉi tiu tempo. Aldoniĝas krome kelkaj fortaj serentoj kaj kantpoemoj, kiujn mi faris je diversaj okazoj, kelkaj fortaj pasionaj oratorioj kaj unu opero; kie lasta tamen ne povis esti prezentata, ĉar la operoj ĉi tie en Hamburgo velkis ĝuste je tiu tempo, kiam ĝi estis prezentota.“

Nur malmultaj, pli malgrandaj el liaj komponaĵoj estis presataj. Kiel novaĵo por Danujo Scheibe prezentis en 1742 je la preĝejo de Kastelo Christiansborg pasionan oratorion. Entute novaj kaj grandiozaj tiam estis prezentadoj de grandaj ensembloj el plurdekoj de kunagantoj. Per siaj pasionaj kantato li stampis la tiaman koncertvivon en Danujo. La plej fruktodona periodo de Scheibe estis lia tempo sur Kastelo Christiansborg, kiu forbrulis en 1794 kune kun la reĝa muzikbiblioteko. Inge Kristiane Brander karakterizas la stilon de Scheibe kiel eliranta de la stilidealoj de la baroko, tamen pregita de la "strebado al pli simpla kaj pura muzika esprimo, al ĉarma kaj sensiva melodio“. Nur en pli nova tempo oni (re)malkovras la muzikon de Scheibe.

Scheibe estas unu el la plej gravaj reprezentantoj de klerisma muziko, influata de la franca klasikismo same kiel de la verkistoj Gottsched kaj Wolff, kaj li estis per la racia imitado de la naturo same kiel per la uzado de pedagogiaj-moralaj elementoj en sia istrumenta muziko vojpretiganto por la sensiva stilo. La harmonio devis subiĝi al la esprimema melodio.

La pecoj por fluto apartenas al la malmultaj, kiuj estis presataj jam dum lia vivotempo (far Johann Ulrich Haffner je Nurenbergo, nun perdiĝintaj, la muziko estas konata nur per la transskribaĵoj el la Dana Reĝa Biblioteko).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Instrumenta muziko[redakti | redakti fonton]

Konĉertoj[redakti | redakti fonton]

  • Konĉerto en A (1), por transversa fluto, violonoj 1-2, vjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-14-8
  • Konĉerto en A (2), por transversa fluto, violonoj 1-2, vjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-16-4
  • Konĉerto en B♭, por bekfluto, violonoj 1-2, vjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-18-0
  • Konĉerto en D (1), por transversa fluto, violonoj 1-2, vjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-20-2
  • Konĉerto en D (2), por transversa fluto, violonoj 1-2, vjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-22-9
  • Konĉerto en G, por transversa fluto, violonoj 1-2, vjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-24-5
  • Konĉerto en G, por amorhobojo, violonoj 1-2, vjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-26-1
  • Konĉerto en b, por amorhobojo, violonoj 1-2, vjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-28-8
  • Konĉerto por violono en b, perdiĝinta
  • Konĉerto en a, por deviga klaviceno, violonoj 1-2, vjolo, kontinua baso, perdiĝinta
  • Konĉerto en F, por deviga klaviceno, violonoj 1-2, vjolo, kontinua baso, perdiĝinta
  • Konĉerto en G, por deviga klaviceno, flutoj 1-2, kontinua baso, perdiĝinta
  • Konĉerto en b, por deviga klaviceno, flutoj 1-2, vjolo, kontinua baso, perdiĝinta

Simfonioj[redakti | redakti fonton]

  • Sinfonia a 16 in D, für clarino concertato, clarino II, principale, tympani, corno I-II, flauto traversiere obligato, flauto traversiere I-II, oboe I-II, violino I-II, viola, bassono & fondamento (cembalo), ISBN 87-88215-00-8
  • Simfonio por 6 voĉoj en A, por transversaj flutoj 1-2, violonoj 1-2, vjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-02-4
  • Sinfonia por 6 voĉoj en C, por transversaj flutoj 1-2, violonoj 1-2, vjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-04-0
  • Simfonio por a 6 voĉoj en D, fpor transversaj flutoj 1-2, violonoj 1-2, vjolo, kontinua baso, perdiĝinta
  • Simfonio por 5 voĉoj en D, por transversa fluto, violonoj 1-3, vjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-06-7
  • Simfonio por 4 voĉoj en A, por violono 1-2, vjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-08-3
  • Simfonio por 4 voĉoj en a, perdiĝinta
  • Simfonio por 4 voĉoj en B♭ (1), por violono 1-2, aldovjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-10-5
  • Simfonio por 4 voĉoj en B♭ (2), por violono 1-2, vjolo, kontinua baso, ISBN 87-88215-12-1
  • Simfonio por 4 voĉoj en B♭ (3), perdiĝinta
  • Simfonio por 4 voĉoj en c, perdiĝinta
  • Simfonio por 4 voĉoj en e, perdiĝinta
  • Simfonio por 4 voĉoj en G, perdiĝinta
  • Simfonio por 4 voĉoj en g, perdiĝinta
  • Simfonio por 3 voĉoj en F, por violono 1-2, kontinua baso, perdiĝinta

Sonatoj kaj partitoj[redakti | redakti fonton]

Kvadroj[redakti | redakti fonton]
  • Quadro en D (1), por hobojo, violonoj 1-2, kontinua baso, perdiĝinta
  • Quadro en D (2), por fluto, violonoj 1-2, kontinua baso, perdiĝinta
  • Partito en D, por deviga fluto, violonoj 1-2, kontinua baso, perdiĝinta
Trioj kaj duoj[redakti | redakti fonton]
  • Sonato en A (1), por deviga klaviceno, transversa fluto/konĉertviolono, ISBN 87-88215-32-6
  • Sonato en A (2), por deviga klaviceno kun violono, perdiĝinta
  • Sonato en b♭, por soloviolono kaj kotinua baso, perdiĝinta
  • Sonato en c, por soloviolono kaj kotinua baso, perdiĝinta
  • Sonato en D, por deviga klaviceno kun transversa fluto/konĉertviolono, ISBN 87-88215-34-2
  • Sonato en d, por violonoj 1/2, kontinua baso, perdiĝinta
  • Sonato en d, por violono sola kun kontinua baso, perdiĝinta
  • Sonato en e, por deviga klaviceno kun violono, perdiĝinta
  • Sonato en G (1), por deviga klaviceno kun violono, perdiĝinta
  • Sonato en G (2), por deviga klaviceno kun violono, perdiĝinta
  • Sonato en G (3), por deviga klaviceno kun violono, perdiĝinta
  • Sonato en G (4), por deviga klaviceno kun violono, perdiĝinta
  • Sonato en g, por deviga klaviceno kun violono, perdiĝinta
  • Sonato en b, por deviga klaviceno, transversa fluto/konĉertviolono, ISBN 87-88215-36-9
Solopecoj por klaviceno[redakti | redakti fonton]
Solopecoj por orgeno[redakti | redakti fonton]

Kantmuziko[redakti | redakti fonton]

Latina eklezia muziko[redakti | redakti fonton]

Ekleziaj kantatoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Engel des Herrn lagerte sich, por baroktrumpetoj 1-2, principalo, timbaloj, transversaj flutoj 1-2, hobojoj 1-2, violonoj 1-2, vjolo, SATB, kontinua baso, ISBN 87-88215-07-5
  • Der Tod ist verschlungen in, por baroktrumpetoj 1-2, timbaloj, violonoj 1-2, vjolo, SATB, kontinua baso, ISBN 87-88215-09-1
  • Die Liebe Gottes ist ausgegossen, por baroktrumpeto, hobojo, violonoj 1-2, vjolo, SATB, kontinua baso, ISBN 87-88215-11-3
  • Lobet den Herrn, alle Heiden, por kornoj 1-2, hobojoj 1-2, violonoj 1-2, vjolo, SATB, kontinua baso, ISBN 87-88215-15-6
  • So ofte Jesus grosser Nahme, por hobojo, kalcedono, violonoj 1-2, vjolo, SATB, orgeno (figurita baso), ISBN 87-88215-17-2
  • Wer sich rühmen will, por trumpetoj 1-3, timbaloj, transversaj flutoj 1-2, hobojoj 1-2, violonoj 1-2, vjolo, SATB, baso, ISBN 87-88215-19-9

Pasionaj muzikoj[redakti | redakti fonton]

  • Den døende Jesus, pasionokantaĵo de M. Hammer, ISBN 87-88215-25-3
  • Der wundervolle Tod des Welterlösers, oratorio J. A. Scheibe, ISBN 87-88215-23-7
  • Die Auferstehung und Himmelfahrt Jesu, kantato de K. W. Ramler, ISBN 87-88215-21-0
  • Passions-Cantata (Vor Harpe er bleven til Sorrig), poeziaĵoj de Johannes Ewald, ISBN 87-88215-29-6
  • Sørge-Cantata ved Christi Grav (Herrens Salvede, som var vor Næses Aand), poeziaĵoj de Johannes Ewald, ISBN 87-88215-31-8

Laŭokazaj kantatoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Tempel des Ruhmes, Ein Singgedicht am Tage als I. K. M. Juliana Maria und S. K. M. König Friederich V zu Dänemark dero prächtigen Einzug in Kopenhagen hielten, 11. Oktober 1752, Die Poesie von J. A. Scheibe, ISBN 87-88215-35-0
  • Die Patrioten, Ein Singgedicht auf den Geburtstag des Kronprinzens von Dänemark (Christian VII), 1760, Die Poesie von Cramer, ISBN 87-88215-37-7
  • I Jesu Navn skal al vor Gerning ske, Copulationsmusik, ISBN 87-88215-39-3
  • Sørge- og Klage-Sange over Dronning Lovise (Rinder I Taarer fra bundløse Floder), 1752, Ved G. Schaft, ISBN 87-88215-33-4
  • Sørge-Sange over Kong Frederik V (O Skræk! hvad seer jeg her?), Christiansborg Slotskirke 18. März 1766, Poesien von Johannes Ewald, ISBN 87-88215-41-5

Ĉambrokantatoj[redakti | redakti fonton]

  • Cephalus (Seyd munter, ihr Jäger!), kantato de Johann Elias Schlegel, por tenoro sola & kronoj 1-2 , violono 1-2, vjolo, baso, ISBN 87-88215-43-1
  • Tragische Kantaten für eine oder zwo Singestimmen und das Clavier, Nämlich: des Herrn von Gerstenbergs „Ariadne auf Naxos“, kaj de Johann Elias Schlegels „Prokris und Cephalus“, ISBN 87-88215-45-8

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Compendium musices theoretico-practicum, das ist Kurzer Begriff derer nöthigsten Compositions-Regeln, MS, D LEm, ca. 1730
  • Der critische Musikus, I, Hamburg 1738, II, Hamburg 1740, I und II, Leipzig 1745
  • Abhandlung vom Ursprunge und Alter der Musik, insonderheit der Vokalmusik, Altona und Flensburg 1754
  • „Abhandlung über das Rezitativ“, in: Bibliothek der schönen Wissenschaften und freien Künste XI–XII, 1764–1765
  • Über die musikalische Composition,
    • Erster Theil: Die Theorie der Melodie und Harmonie, Leipzig 1773
    • Zweyter Theil: Die Harmonie, oder Die Zusammensetzung der Töne an und für sich selbst, MS, DK Kk

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Johann Adolph Scheibe, Ueber die Musikalische Composition, Erster Theil, Die Theorie der Melodie und Harmonie (=Dokumenta Musikcologica 42), faksimilo-represaĵo de la eldono je Lepsiko 1773, Kassel 2006
  • Musiktheoretische Quellen 1750-1800. Gedruckte Schriften von J. Riepel, H. Chr. Koch, J. F. Daube und J. A. Scheibe (enhavas de Scheibe Über die musikalische Composition kun digitala serĉebleco samkiel faksimiloj), eld. far Ulrich Kaiser, kun antaŭparolo kaj bibliografio de Stefan Eckert kaj Ulrich Kaiser, Berlin 2007 ISBN 978-3-89853-615-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La disputo Scheibe-Birnbaum
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Adolph Scheibe » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3320373 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)