Johann Adolf Schlegel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Adolf Schlegel
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1721 (1721-09-17)
en Meißen
Morto 16-an de septembro 1793 (1793-09-16) (71-jaraĝa)
en Hanovro
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Familio
Patro Johann Friedrich Schlegel vd
Gefratoj Johann Heinrich Schlegel • Johann Elias Schlegel vd
Edz(in)o Johanna Christiane Erdmuthe Schlegel vd
Infanoj August Wilhelm Schlegel • Karl August Moritz Schlegel • Johann Carl Fürchtegott Schlegel • Carl August Schlegel • Friedrich Schlegel vd
Profesio
Alia nomo Nisus vd
Okupo poeto • verkistopastoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Adolf SCHLEGEL [ŝle:g.l] (pseŭdonimoj: Nisus, Hanns Görge; naskiĝis la 18-an de septembro 1721 en Meißen, mortis la 16-an de septembro 1793 en Hannover) estis germana verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schlegel instruiĝis hejme ĝis 1735, poste li frekventis (ĝis 1741) la Gimnazion Pforta. Poste li studis en Lepsiko teologion. Lia frato Elias peris kontaktojn al la Klopstock-amiko Johann Andreas Cramer kiel ankaŭ al Karl Christian Gärtner, Johann Arnold Ebert, Nikolaus Dietrich Giseke, Gottlieb Wilhelm Rabener kaj Christian Fürchtegott Gellert. Kun ili li kunlaboris por la gazeto Bremer Beiträge. Schlegel kontribuis per odoj, rakontoj, la epika instrupoemo Der Unzufriedene (1745) kaj fabloj. En ili li kontraŭenmetis la klarecon de morala enhavo kaj la alegoriajn nuancojn de La Fontaine kaj ebenigis tiel la vojojn al Gotthold Ephraim Lessing. Aliaj tekstoj aperis en aliaj semajngazetoj kiel "Vermischte Schriften von den Verfassern der Bremer Beyträge" (1748-51, kun Totenklage für den Bruder Elias, 1749) aŭ "Der Jüngling"(eldonite de J. A. Cramer, 1747/48). Dum la kandidata tempo (1746-51) Schlegel vivis unue kiel privata ĉefinstruisto en Strehla, poste en Leipzig, poste ĉe Cramer proksime de Merseburg.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Plej gravis Schlegel per la tradukado kaj komentado de verko de Charles Batteux Les beaux arts réduits à un même principe (france, 1746). Al la eldonoj de 1751, 1759 kaj 1770 (nove eldonita en 1976) Schlegel aneksis traktaton pri literatura estetiko kaj pri la memŝatendo de poeziaĵoj kaj prozo.

En 1751 Schlegel iĝis Collega extraordinarius, Diaconus kaj posttagmeza predikisto en Pforta, en 1754 ĉefpastoro kaj gimnazia profesoro en Zerbst. Lia brileco retorika - dokumentita per 15 predikvolomoj - faris ke li estis nomumita paroĥestro de la hanovra Markt-kirko; poste li iĝis Pastor primarius kaj superintendanto ĉe la Kortega kaj Urba kirko de Neustadt (kie li ankaŭ estis nomumita konsiliano de la konsistorio). En 1782 li iĝis generalsuperintendanto de la Duklando Hoya, en 1787 de la Duklando Calenberg.

En la kolekto Geistliche Lieder (I-III, 1766–72) kun 49 propraj kaj 87 aliverkitaj kantoj senteblas - same kiel ĉe la kantoj de la amiko Gellert - ties sincera kredo je la Revelacio.

En 1787 li akiris honoran doktorecon en Göttingen (pri teologio). Liaj filoj August Wilhelm Schlegel kaj Friedrich Schlegel iĝis fondintoj de la germana romantikismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]