Johann Andreas Buchner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Andreas Buchner
(1783-1852)
germana farmakologo, malkovrinto de la salikino.
germana farmakologo, malkovrinto de la salikino.
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1783 (1783-01-01)
en Munkeno, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Morto 5-a de junio 1852
en Munkeno, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Lingvoj germana lingvo [#]
Civitaneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Landshut
Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina
Akademio de Sciencoj de Munkeno
Universitato de Munkeno
Profesio
Profesio pharmacologist • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Johano Andreo Buknero (1783-1852) estis germana apotekisto, fizikisto, kemiisto, toksologo, kiu elstare rolis en kampo de la alkaloidoj, rezultante en la disvolviĝo de la aspirino. Li estis profesoro pri farmacio en la Universitato de Munkeno, Landshut kaj Universitato de Munkeno. En 1809, li fariĝis direktoro en la Centra Institucio de la Munkenaj Hospitaloj[1]. Li estis la unua kiu izolis, ekde blanka salo (Salix Alba), etan kvanton da kristaloj acidetaj, flavecaj, amargustaj, al kiu li nomis salikino. Li estis patro de la apotekisto Ludoviko Andreo Buknero (1813-1897).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Johano Andreo Buknero faris siajn unuajn studojn en la Gramatika Lernejo de Munkeno, nuna Vilhelma Gimnazio[2]. Li studis apotekarton en Pfaffenhofen, kaj poste kun Johann Trommsdorff (1770-1837) en Erfurto. Tie laboris en la Farmacia Instituto, kaj ricevis sian diplomon pri doktoreco, en 1807. En 1809 li fariĝis Ĉefapotekisto de la Centra Instituto pri Farmacio[1] de Munkenaj. En tiu sama jaro li malkovris la parafinon en la Nafto de Tegernsee. Pli malfrue, li estis nomumita Asistanto ĉe la Medicina Komitato. En 1818, li estis Asocia profesoro pri Farmacio en la Universitato de Landshut[3] kaj en 1819 en la Universitato de Munkeno[4].

En 1828, Johano Andreo Buknero estis la unua kiu izolis ekde la planto Salix alba, etan kvanton da pikilformata, acideta, flaveca kaj amargusta substanco, al kiu li nomis salikino[5][6], iu β-glukozido el la aglukona saligenino aŭ salikilata alkoholo, kiu efikas en la homa korpo tiel kiel la aspirino. En 1828, la esploristoj Luigi Valentino Brugnatelli (1761-1818) kaj Francesco Fontana (1794-1867) sukcesis izoli la salikinon, tamen kun malpuraĵoj.

En 1829, dank'al la klopodoj de la franca kemiisto Pierre-Joseph Leroux (1795-1871), li sukcesis izoli la Acetilsalikilatan acidon el la salikino kun sufiĉa purecogrado kaj finfine, Rafaelo Pirjo (1814-1865) estigis la salikilatan acidon kun alta purecogrado. En 1844 li estis indikita kiel plenrajta membro en la Akademio pri Sciencoj de Munkeno. Post la morto de Adolph Ferdinand Gehlen (1775-1815), li estis eldonisto de la periodaĵo "Repertorium für die Pharmacie" inter la jaroj 1815 kaj 1848.[7]. Buknero same malkovris la solaninon, en terpomoj, la nikotinon en tabakaj specimenoj, la berberinon[8] en la radikoj de berberiso, kaj la eskulinon[9] en la ŝeloj de la Eskulo.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

La planto Salix caprea, kiu donas la nomon al la Acetil-salikilata acido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]