Johann Andreas Eisenbarth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Andreas Eisenbarth
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1663 (1663-03-27)
en Oberviechtach
Morto 11-an de novembro 1727 (1727-11-11) (64-jaraĝa)
en Hannoversch Münden
Lingvoj germana
Okupo
Okupo kirurgo
vdr
Statuo de Eisenbarth ĝuste antaŭ Hannoversch Münden

Johann Andreas EISENBARTH (naskiĝinta la 27-an de marto 1663 en Oberviechtach, mortinta la 11-an de novembro 1727 en Hannoversch Münden) estis tre fama germana kirurgo migranta. Li prikantatas en la konata popolkanto Ich bin der Doktor Eisenbarth laŭ poemo de Johann Christoph Gottsched (1727) kiu humure kaj fiete taksas lin ĉarlatano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eisenbarth estis okulisto kaj barbiro-kirurgo kiuj specialiĝis pri terapio de kataraktoj, pri konkrementa kirurgio kaj pri la sanigo de frakturoj. Lia avo Wilhelm (1588-1646) kaj patro Matthias (1627-73) ankaŭ estis kirurgoj, kaj multe de la kuracista scio de Eisenbarth estis lernita ĉe lia bofrato Alexander Biller en Bamberg dum 10 jaroj. Malgravaj kirurgiaĵoj kaj denta eltirado estis afero de balneistoj, ne de kirurgoj. Ĉeuniversitate oni nur teorie lernigis kirurgion - la profesoroj mem praktike ekagadis nur post 1750. Kvankam li estis referita kiel doktoro li nek havis iun medicinan doktorecon, nek estis li oficiale nomumita ie iam kuracisto. Malgraŭ tio, li estis konsiderita sperta kirurgo, kaj estis provizita per privilegioj fare de la germana nobelaro. Li iĝis oficiala landa ĉefkuracisto sub dek princoj, en Prusio li nomumitis kortega okulisto kaj konsilisto. Atestanto de liaj spertoj estis la tre kritikema sinjoro Heister el Helmstedt kiu en verko publikigita en 1753 atakis ĉiujn doktoraĉojn. Sed ĉe kvar operacioj de Eisenbarth kiujn li ĉeestis (skrota hernio, hidrocelo, kropo, katarakto/glaŭkomo) li trovis nenion kritikenda. Lian intuicie bonan traktadon de pacientoj kaj kuracistan arton substrekis ankaŭ diversaj politikistoj. Nur en Wetzlar li ŝajne havis kverelojn kun kelkaj oficialuloj. Eisenbarth estis "migranta kirurgo", kaj liaj vojaĝoj kondukis lin kvazaŭ ĉien ene de Germanio. Li kutime vojaĝis kun granda akompanantaro de ĝis 120 personoj. Tiu grupo inkludis distristojn, arlekenojn kaj muzikistojn farontaj karnaval-similan atmosferon dum Eisenbarth kuracistis. La spektakloj, tipaj por la tempo de baroko, allogis grandajn homamasojn kaj la laŭta muziko kaj festado helpis superbrui la kriojn de doloro de liaj pacientoj.

Novaj instrumentoj kaj memoro[redakti | redakti fonton]

Eisenbarth dizajnis siajn proprajn medicinajn instrumentojn, inkluzive de katarakt-pinglo kaj polipa hoko. En lia maleta hejmo en Magdeburgo, la domo Zum goldenen Apfel, li produktis kaj surmerkatigis proprajn medicinojn vendonte siajn memfaritajn kuracilojn grandskale al ĉiuj.

Ĉirkaŭ 1800, kanto nomita "Ich bin der Doktor Eisenbarth" (Mia nomo estas Eisenbarth, kuracisto: ĝi unue aperis presita en studenta kantolibro de 1818) iĝis populara en Germanio, kaj multe malposte Eike Pies skribis libron sub la sama titolo. Memoroj ne malmultaj ankaŭ estas skulptaj: ekzemple en lia hejmurbo Oberviechtach, ekzistas Eisenbarth-puto, lia tomboŝtono videblas en Hannoversch Münden ĉe la ekstera muro de la Egidio-kirko. Apoteko en Oberviechtach vendas produkton nomitan "Eisenbarth-eliksiro", kaj ankaŭ germana poŝtmarko (1977) portas lian vizaĝon. En n Oberviechtach, Viechtach, Hannoversch Münden, Bamberg kaj Magdeburg nomitis stratoj kaj lernejoj por li. En 1952 estis en Nurenbergo la premiero de opereto de Nico Dostal kun la titolo Doktor Eisenbart.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ludwig Schießl, Werner E. Gerabek, Manfred Jähne, Michael Nerlich, Thomas Richter, Christoph Weißer: Doktor Eisenbarth (1663–1727). Ein Meister seines Fachs. Medizinhistorische Würdigung des barocken Wanderarztes zum 350. Geburtstag. Deutscher Wissenschafts-Verlag, Baden-Baden 2013, ISBN 978-3-86888-064-9.
  • Eike Pies: Eisenbarth. Das Ende einer Legende. Leben und Wirken des genialen Chirurgen, weit gereisten Landarztes und ersten deutschen Arzneimittelfabrikanten Johann Andreas Eisenbarth (1663–1727). Verlag E. & U. Brockhaus, Wuppertal 2004, ISBN 3-930132-24-9.
  • Karl Hieke: Der Landarzt und Arzneimittelfabrikant Johann Andreas Eisenbarth (1663–1727), dargestellt anhand seiner Werbemittel und anderer zeitgenössischer Quellen. Verlag Dr. Eike Pies, Sprockhövel 2002, ISBN 3-928441-42-6
  • Eike Pies: Ich bin der Doktor Eisenbarth. Arzt der Landstraße. Leben und Wirken des berühmten Chirurgen. Eine Bildbiographie. Ariston Verlag, Genf 1977, ISBN 3-7205-1155-3.
  • Iris Schatz: Doktor Eisenbarth: Beispiellose Operationen und Arzneien. En: Deutsches Ärzteblatt. Band 106, Nr. 12, 2009, S. A-567/B-485/C-469. (PDF)
  • Ernst Andreas Friedrich: Ein Grabstein in Münden. In: Wenn Steine reden könnten. Band II, Landbuch-Verlag, Hannover 1992, ISBN 3-7842-0479-1, S. 161–162.
  • Daniela Schießl: Doktor Eisenbarth – eine ambivalent wahrgenommene Persönlichkeit. Das Bild des barocken Wanderarztes Johann Andreas Eisenbarth (1663–1727) im Spiegel ausgewählter Quellen vom Ende des 17. bis zum Beginn des 20. Jahrhunderts. Oberviechtach 2017 (Oberviechtacher Museumsschriften, Band 3), ISBN 978-3-9819149-0-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]