Johann August Ernesti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johann August Ernesti

Johann August ERNESTI (naskiĝinta la 4-an de aŭgusto 1707 en Bad Tennstedt, mortinta la 11-an de septembro 1781 en Lepsiko) estis germana pedagogo, teologo kaj filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post tri jaroj de lernejofrekvento en Schulpforta (Bad Kösen) kaj bonega ekzamentrapasado Ernesti studis ekde 1726 en Wittenberg, ekde 1728 en Lepsiko filologion, filozofion, teologion kaj matematikon. En 1730 li magistriĝis, en 1731 li iĝis helpa direktoro de la Tomaso-lernejo en Lepsiko. En 1734 li fariĝis ties rektoro transprenante la oficon de Johann Matthias Gesner. Ekde 1742 li estis neordinada profesoro pri filologio ĉe la universitato de Lepsiko, ekde 1756 profesoro pri retoriko. En la 1756-a jaro li doktoriĝis teologie kaj iĝis finfine en 1759 ordinara profesoro ĉe la teologia fakultato. Pro tio li rezignis pri la lernejestrado.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ernesti gravis pro sia interpreto de humanisma klerigo, sekve li - kune kun Gesner - konsideratas reformanto de klasika instruado en Germanlando. La studon de la klasikuloj - precipe de la romiaj - estis por li la fonto de ĉiu kleriĝo! La terminon humanitas - humaneco li prunteprenis de Cicerono. Laŭ lia konvinko la legado de la antikvaj verkistoj ne farindas pro la vortoj aŭ la beleco de stilo sed antaŭ ĉio pro la enhavo. Li enkondukis novan manieron de interpretado, kies celo estis malpli la perfekta rego de la latina lingvo sed pli la cura rerum, la interesiĝo pri la aferoj mem.

Estu objektoj de humanisma klerigado jenaj: mens, animus, ingenium, ratio, intelligentia, sensus, virtus, prudentia, cognitio. La gajno de propra vidpunkto sume plej gravus. Koncerne la helenan lingvon Ernesti ne neprigas tro da spaco al ĝi en la klerigkanono; pro tio li ankoraŭ nombriĝas inter la antaŭuloj de la movado de novhumanismo. Dum sia akademia instruado, kiu pli kaj pli orientiĝis pri teologiaĵoj, li influis grandan kvanton da disĉiploj.

[redakti | redakti fonton]

Ernesti estis la homo, kiu donis la formon al la teologia fakultato de Lepsiko dum la regado de Frederiko la Granda (Hirsch). Li dediĉis sin ĉefe al la Nova Testamento, la patristiko kaj la liturgisciencoj. La Biblion li interpretis filologie-historie, toleris nur la laŭvortan sencon kaj iĝis patro de la profanscienca biblio-hermeneŭtiko. Koncerne la dogmojn Ernesti postulis iliajn normigojn laŭ la tiamaniere interpretitaj Sanktaj Skribaĵoj. En tiu ci kunteksto liaj rezultoj estis kritikaj, ekz. pri la doktrino de la triopa ofico de Jesuo Kristo. Kiel aliaj samtempuloj (ekz. F. W. Jerusalem) li ekkonis la neceson krei sciencan esploradon de la historio de la dogmoj. Ĉar la Biblio estas por li inspirita kaj la mirakloj faktoj, la rezultoj de liaj teologiaj verkoj estas ĝenerale pli konservativaj ol liaj principoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Klasika literaturo
  • Initia doctrinae Solidioris (1736)
  • Pluraj eldonoj Initia rhetorica (1750)
  • Diversaj, ofte komentitaj eldonoj de Memorabilia (1737) de Xenophon
  • Cicero (1737–1739)
  • Suetonius (1748)
  • Tacitus (1752)
  • Nuboj (1754) de Aristophanes
  • Homerus (1759–1764)
  • Callimachus (1761)
  • Polybius (1764)
  • Quaestura de Corradus
  • Greka leksikono de la verkoj de Benjamin Hedericus
  • Bibliotheca Latina de Johann Albert Fabricius (nefinite)
  • Archaeologia lideraria (1768)
  • Tursellinus: De particulis (1769)
Teologio
  • Antimuratorius sive confutatio disputationis Muratorianae de rebus liturgicis (1755–1758)
  • Neue theologische Bibliothek, vol. i ĝis x (1760–1769)
  • Institutio interpretis Nov. Test. 3-a eld., 1775
  • Neueste theologische Bibliothek, vol. i ĝis x (1771–1775).

Krome Ernesti redaktis centon da malpli gravaj verkoj, kiuj troviĝas plejparte el jenaj libroj: Opuscula oratoria (1762), Opuscula philologica et critica (1764) kaj Opuscula theologica (1773).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]