Johann Baptist Schad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Baptist Schad
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1758 (1758-11-30)
en Mürsbach
Morto 13-an de januaro 1834 (1834-01-13) (75-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Baptist SCHAD (naskiĝinta la 30-an de novembro 1758 en Rattelsdorf-Mürsbach, mortinta la 13-an de januaro 1834 en Jena; ordena nomo: Roman) estis benediktano ĉe Abatejo Banz, konvertiĝinto protestantisma kaj profesoro en Ĥarkivo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1768 li venis kiel messervanto je Abatejo Banz kaj ricevis en 1772 edukiĝon fare de la jezuitoj en Bamberg; en 1778 li iĝis novico en Banz. Sed baldaŭ li aniĝis al klerismo kaj iĝis akra malfavoranto de klostra vivo. Post skribo de anonima skribaĵo li devis fuĝi el la monaĥejo en 1798 kaj venis al Ebersdorf. Tie li konvertiĝis je protestantismo. Poste li iris al Jena kaj nuptis koburganinon.

En Jena li renkontis Johann Gottlieb Fichte, kiu (laŭ informoj de Schad mem) taksis la ideojn surpaperigitajn fare de Schad je Gemeinfaßliche Darstellung des Fichteschen Systems ŝlosila ka bonega interpretilo de la fichte-aj konceptoj. En 1800 Schad iĝis privata docento je Jena.[1]

En 1804 Schad sekvis vokiĝon al Ruslando, kiun peradis Johann Wolfgang von Goethe estante unu el 28 germanaj docentoj respektive profesoroj kiuj enkondukitis en la 17-a de januaro 1805 en la ĵus malfermitan Universitaton de Ĥarkivo. Post morto de la edzino en Ĥarkivo li denove edziĝis. El Ruslando li forpelitis en 1816 pro kelkaj maldecentaj alineoj en siaj skribaĵoj. Post tio li revenis al Jena kie li mortis en 1834.

Docentado[redakti | redakti fonton]

La filozofio de Schad esence ripetas la bazajn principojn de la filozofio unue de Fichte kaj poste de Schelling. Profesoro F. A. Zelenogorsky en du artikoloj, metitaj en la 27-a kaj 30-a libroj de Вопросов философии и психологии, ekzamenis la latinajn verkojn de Schad, publikigitajn dum lia restado en Ĥarkovo (Institutiones philosophiae universae tomus primus logicam complectens) kaj du paroladoj ĉe solenaj kunvenoj de Ĥarkova Universitato. Profesoro E. F. Leikfeld faris interesan analizon de la logiko de Schad en la priuniversitathistoria verko Истории Харьковского университета (vol. I, p. 654). Laŭ li Schad estas ne nur komentisto pri la doktrino de Fichte, sed ankaŭ posteulo de ĝi. La samon devus oni diri pri la jurfilozofio de Schad: li ribelas kontraŭ la mekanika teorio de la ŝtato, kiu regis certan tempon. La ŝtato, laŭ lia opinio, ne estas maŝino regata mekanike per leĝoj, ne fabriko, ne institucio kreita nur por sekureco. Schad ne konsideris ke leĝaro derivas de iu kontrakto ribelante kontraŭ la artefarite kreita interspaco inter leĝo kaj moralo.[2]

Verkoj germanlingvaj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gemeinfaßliche Darstellung des Fichtischen Systems und der daraus hervorgehenden Religionstheorie, 1800
  • Grundriß der Wissenchaftslehre, Jena 1800
  • Neuer Grundriß der transzendentalen Logik und der Metaphysik nach den Prinzipien der Wissenschaftslehre, Jena 1801
  • Absolute Harmonie des Fichtischen Systems mit der Religion, 1802
  • System der Natur- und Transzendentalphilosophie, 1803-1804 (Ĉi tie tre rimarkeblas la influiĝo fare de Schelling.)

Memoro kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Monumento en Mürsbach ekzistas ekde 1991. Ĉar Schad do estis fondinto de la Ĥarkiva filozofiskolo en 1804 la sekcio de teoria kaj praktika filozofioj de la fakultato pri filozofia de la Universitato de Ĥarkivo nomiĝis por li en 2017. En oktobro 2018 oni tiuloke okazigis sciencan konferencon titole Germana Idealismo: Germanio-Ukrainio. 260-a datreveno de la naskiĝo de Johann Baptist Schad.[3] La 19-an de oktobro 2018 aŭditorio nomiĝis laŭ profesoro Schad.[4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Vladimir Alekseevic Abaschnik: Kant und der Deutsche Idealismus in der Ukraine im ersten Drittel des 19. Jahrhunderts. Schwerpunkt: Johann Baptist Schad (1758-1834). Jena 2002.
  • Volodymyr O. Abašnik: Johann Baptist Schad (1758-1834), Professor der Philosophie an den Universitäten Jena und Charkov, ĉe: Europa in der Frühen Neuzeit. Festschrift für Günter Mühlpfordt. Volumo 6: Mittel-, Nord- und Osteuropa. Eldonis Erich Donnert. Böhlau, Köln i.a. 2002, p. 349–380.
  • Vladimir Alekseevic Abaschnik: Lebensgeschichte des vormaligen Banzer Konventualen Roman Schad, ĉe: Bamberg wird bayerisch. Die Säkularisation des Hochstifts Bamberg 1802/03 Eldonis Renate Baumgärtel-Fleischmann. Bamberg: Druckerei Fruhauf, 2003, p. 94–98.
  • Vladimir Alekseevic Abaschnik: Johann Baptist Schad. Ĉe: Naturphilosophie nach Schelling. Eldonis Thomas Bach kaj Olaf Breidbach (= Schellingiana 17). : Frommann-Holzboog, Stuttgart-Bad Cannstatt 2005, p. 563–593.
  • Vladimir Alekseevic Abaschnik: J.B. Schads und Hegels Positionen um 1801, ĉe: Hegel-Jahrbuch 2005, Dritter Teil. Glauben und Wissen. Eldonis Andreas Arndt, Karol Bal, Henning Ottmann kune kun Klaus-M. Kodalle kaj Klaus Vieweg. Akademie Verlag, Berlin p. 252–257.
  • Volodymyr Oleksijovyč Abaschnik: Katholische Aufklärung im Benediktinerkloster Banz. „Harmonie und schwesterliche Eintracht zwischen Bibel und Vernunft“. Ĉe: Katholische Aufklärung in Europa und Nordamerika. Eldonis Jürgen Overhoff kaj Andreas Oberdorf (= Das Achtzehnte Jahrhundert. Suplementoj, vol. 25). Wallstein Verlag, Göttingen 2019, p. 219–235.
  • Ingrid Kästner: Goethes Mitwirkung bei der Besetzung akademischer Positionen in Rußland. Ĉe: Internationale Zeitschrift für Geschichte und Ethik der Naturwissenschaften und Medizin 9, 2001, p. 105–117
  • Guido Naschert: Mit mir machst du, o Rom, kein Glück. Die Klosterromane Johann Baptist Schads und ihre Religionsphilosophie. Ĉe: Subversive Literatur. Erfurter Autoren und Verlage im Zeitalter der Französischen Revolution (1780–1806). Göttingen 2014, p. 395–434.
  • Rebecca Paimann: „Die Lügenschule der formalen Logik“. Johann Baptist Schads transzendentale Logik als Weg zur wahren Philosophie unter besonderer Berücksichtigung ihres Verhältnisses zu den Konzeptionen Kants und Fichtes. Ĉe: Kant-Studien. Band 98,1 2007, p. 106–126
  • Karl Klaus Walther: Johann Baptist Schad in Rußland. Ĉe: Jahrbücher für die Geschichte Osteuropas 40, kajero 3/1992, p. 340–365

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manfred Hölscher: Fichtes Wissenschaftslehre in der religionsphilosophischen Rezeption J. B. Schads, ĉe: Materiale Disziplinen der Wissenschaftslehre (=Fichte-Studien 11) 1997, p. 243-244 [1]
  2. Originala teksto: Шад — не только комментатор доктрины Фихте, но и продолжатель её. То же самое следует сказать и о философии права Шада: он восстаёт против механической теории государства, господствовавшей в его время. Государство, по его мнению, не есть машина, управляемая только механическими законами, не мануфактура, не учреждение, созданное ради одной безопасности. Шад не считал возможным выводить право из договора и восставал против разрыва, произведённого искусственно между правом и нравственностью.
  3. Немецкий идеализм: Германия-Украина. К 260-летию со дня рождения Иоганна Баптиста Шада. Arkivita el la originalo je 2018-10-21. Alirita 2022-03-06.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-08-03. Alirita 2022-03-06.