Johann Beckenschlager

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Beckenschlager
Episkopo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1428
en Vroclavo
Morto 15-an de decembro 1489 (1489-12-15)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
episkopo de Oradea/Várad/Wardein
Johano la 8-a
Dum 14651468
Antaŭulo Johano Vitéz (Johano la 7-a)
Sekvanto Nikolaus Stolcz de Slantz
episkopo de Eger/Erlau
Dum 14861489
Antaŭulo Ascanio Sforza
Sekvanto Gábor Rangoni
primaso, ĉefepiskopo de Esztergom/Gran
Dum 14731487
Antaŭulo Johano Vitéz
Sekvanto Ippolito la 1-a d’Este
administranto de Vieno
Dum 14801482
Antaŭulo Leo von Spaur
Sekvanto Bernhard von Rohr
princĉefepiskopo de Salcburgo
Johano la 3-a
Dum 14821489
Antaŭulo Bernhard von Rohr
Sekvanto Friedrich von Schaunberg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Episkopa blazono el la salcburga meslibro de Berthold Furtmeyr (BSB Clm 15708)
Enirhalo farita de Johann Beckenschlager ĉ. 1485 al la loĝejo episkopa ĉe Citadelo Hohensalzburg
Blazono de Beckenschlagers surcidatele

Johann BECKENSCHLAGER, familinome ankaŭ Beckensloer, PflugerPeckensloer, (naskiĝinta ĉ. 1428 en Vroclavo, mortinta la 15-an de decembro 1489 en Salcburgo) estis arkiepiskopo de Esztergom kaj kiel Johano la 3-a princĉefepiskopo de Salcburgo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de riĉa tukfabrikisto nobeligita en 1430 li iris meze de la 1440-aj jaroj en Hungarujon kie li ekkontaktis anojn de la reĝa kortego kaj la humaniston Johano Vitéz kiu supoze iĝis karierhelpanto por li. En 1459 Johann Beckenschlager verŝajne studentis ĉe la Universitato de Ferrara kaj certe influitis de la idealoj kaj praktikoj de Renesanca Humanismo kiuj poste ludis grandan rolon ĉekortege de la nova hungara reĝo Matiaso Korvino koncerne diplomation kaj sinprezentadon. Krome Beckenschlager ankaŭ militkampanje aktivis.

La hungara reĝo nomumis lin pro liaj meritoj en 1462 preposto de Pécs[1] kaj en la 17.5.1465 episkopo de Oradea Mare, hungare Nagyvárad. En 1468 li iĝis ĉefepiskopo de Eger kaj posteulis en 1473 Johanon Vitéz en Esztergom (per kio li iĝis aŭtomate primaso hungarlanda). Pro plia kaj plia perdo de la graco de la hungara reĝo Beckenschlager foriris el Hungarujo en la 13.2.1476 serĉante la proksimecon de imperiestro Frederiko la 3-a (Sankta Romia Imperio) kaj iĝis ties konsilisto kaj monrimedperanto. Ekde la 22.3.1477 li estis koadjutoro por la malsaniĝinta viena episkopo Leo von Spaur kaj ekde 1480 ankaŭ administranto de la Diocezo viena. Tiun ĉi oficon li rezignis kiam li ekaktivis en Salcburgo.

Beckenschlager elektitis en la 29.11.1481 administranto de la salcburga ĉefepiskopujo, ricevis en la 13.12. far la imperiestro la majestecajn rajtojn kaj ovaciitis en la 14.1.1482 far la landaj asembleoj. En 1487, post la morto de Rohr, li ankaŭ fakte ekregis kiel princarkiepiskopo.

La plejparton de sia regado Beckenschlager aktivis eksterlande diplomate por imperiestro Frederiko la 3-a. Jam en 1483 li nomumitis guberniestro de Stirio. En 1481 kaj dum la vintraj duonjaroj 1483/84 li estadis en Nederlando. En la 21.6.1486 Beckenschlager iĝis guberniestro de Supra Aŭstrio kaj Malsupra Aŭstrio, Stirio, Karintio, Karniolo, Istrio kaj Karstio. Ekde majo 1486 estis lia tasko rekruti dungosoldatojn por militi kontraŭ la hungara reĝo.

La oficojn en Salcburgo dum ties forestadojn transprenis la kortega kanceliero Georg Altdorfer de Chiemsee. La lastan vivojaron li tamen pasigis ĉe Citadelo Hohensalzburg, kies modernigon li antaŭenpuŝis. Li starigis Hoher Stock kiel princan rezidejon, grenejon kaj laborejon. Li ankaŭ antaŭenigis la laboron ĉe la belega Missale Salisburgense, meslibro kiu hodiaŭ troviĝis en Munkeno. Pri ties faro responsis la ratisbona miniaturpentristo Berthold Furtmeyr.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gottschalk 1969, p. 103.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Moritz Csáky: Johann Beckensloer. Ĉe: Matthias Corvinus und die Renaissance in Ungarn 1458–1541. Schallaburg ’82. Wien 1982, p. 271–273.
  • Rudolf Leeb k. a.: Geschichte des Christentums in Österreich. Von der Antike bis zur Gegenwart. Uebereuter, Wien 2003, ISBN 3-8000-3914-1
  • Franz Loidl: Geschichte des Erzbistums Wien. Herold, Wien u. a. 1983, ISBN 3-7008-0223-4.
  • Joseph Gottschalk: Der Breslauer Johannes Beckensloer (†1489), Erzbischof von Gran und Salzburg, ĉe: Archiv für schlesische Kirchengeschichte 27 (1969), p. 98–129.
  • Friederike Zaisberger: Bernhard von Rohr und Johann Beckenschlager, Erzbischof von Gran, zwei Salzburger Kirchenfürsten in der zweiten Hälfte des 15. Jahrhunderts. Disertaĵo, Wien 1963.
  • Leopold Spatzenegger: Testament Johannes III. Peckenschlager, Erzbischof von Salzburg 1482 - 1489. Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde 7 (1867), p. 23, 353 – 357.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]