Johann Christian Günther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Christian Günther
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1695 (1695-04-08)
en Strzegom
Morto 15-an de marto 1723 (1723-03-15) (27-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo literaturo vd
Verkado
Verkoj Q24037686 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Christian GÜNTHER (naskiĝis la 8-an de aprilo, 1695 en Strzegom, Silezio, mortis la 15-an de marto, 1723 en Jena) estis germana verkisto de la Baroko. Li verkis germanlingve kaj latine.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam en la lernejo de Świdnica Günther furoris pro sia talento poeta. En Wittenberg li studis medicinon sed entrudiĝis en tiam sovaĝan studentan vivon tiel, ke li ekkverelegis kun la patro. Lia poeta talento denove brilis, kvankam li ĵetis - kiel ofte estis la kazo tiam - la perlojn antaŭ la porkojn. En Lepsiko, kie li daŭrigis la studojn, li trovis en la persono de Johann Burckhardt Mencke mecenaton, kiu konvinkis lin vivi pli trankvilan vivon. Lia poemo farita okaze de la Packontrakto de Passarowitz/Požarevac (1718) famigis lin, sed gajni la gracon de princo Eŭgeno de Savojo ne eblis. Proponite fare de Mencke al la pola reĝo kaj al la princo-elektisto de Saksio kiel kortega poeto li malsukcesis. Kaŭzo estis lia apero antaŭ la reĝo Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) en stato de ebrieco. Poste li revenis en Germanlandon kaj vivis de la bonfaroj de amikoj, ĉar la patra domo restis fermita al li. Günther pli kaj pli kadukiĝis. Por ne tute perei li denove ekstudentis: li volis fini la medicinajn studojn en Jena, sed vane.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Liaj poemoj plenas de viveco fantazia kaj sentimenta, de forteco kaj lerteco prezentada, de humuro kaj fleksibleco lingva. Ĉio kvazaŭ venis el propraj travivaĵoj. Certe troviĝas en ili krom noblaĵoj ankaŭ multaj lascivaj kaj banalaj aferoj. Neintence tiu geniulo venkis la teoriojn falsajn de la tiutempe moda, kleriga poemado. El la amopoemoj la unuaj datumas ankoraŭ el la tempoj de Świdnica; la knabinon li nomis Magdalis aŭ Leonore. En Lepsiko li havis alian knabinon kiun li denove nomis Leonore. Sed la unua amo restis fidela al li. En 1721 li fianciĝis al filino de pastoro kiu kantatas poeme kiel Phyllis.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die von Theodosio bereute Eifersucht (tragedio, 1715)
  • Ode an den Prinzen Eugen (odo, 1718)
  • Der entlarvte Crispinus (verssatiro, 1718)
  • Leonorenlieder (poemoj, 1714, 1715, 1719)
  • Sammlung von theils noch nie gedruckten, theils schon herausgegebenen Deutschen und Lateinischen Gedichten (poemoj, 4 vol., eld. 1724-1735)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 524, kio legeblas tie ĉi interrete.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Adiaŭo de la malfidela amatino. En: Germana antologio. - Gerlingen : Bleicher, 1985. - p. 326-327