Johann Crüger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Crüger
Persona informo
Naskonomo Jan Krygar
Naskiĝo 9-an de aprilo 1598 (1598-04-09)
en Guben
Morto 23-an de februaro 1662 (1662-02-23) (63-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj malsuprasorabagermana
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • muzika teoriisto
vdr
Praxis Pietatis Melica, titolpaĝo de la 39-a eldono, 1721

Johann Crüger (n. 9-an de aprilo 1598 en Groß Breesen ĉe Guben; m. 23-an de februaro 1662 en Berlino) estis Germana komponisto de konataj ekleziaj kantoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johann Crüger estis filo de gastejestro. Ĝis 1613 li vizitis la latinlernejon en Guben. Dum sia ĉisekva migrado trans Sorau kaj Breslau li avenis al Regensburgo, kie li ricevis unuan muzikan edukadon ĉe Paulus Homberger. Post plua migrado en1615 li atingis Berlinon, kie Crüger ĉe la gimnazio Berlinisches Gymnasium zum Grauen Kloster preparis sin al la studo de teologio. Ekde 1620 li studis teologion ĉe la universitato de Wittenberg kaj meminstrue plikleriĝis muzike. Ekde 1622 ĝis sia morto li estis dum 40 jaroj instruisto ĉe la gimnazio Zum Grauen Kloster kaj samtempe kantoro de la Nikolai-preĝejo en Berlino.

Unu el liaj filinoj edziniĝis kun la kortega pentristo Michael Conrad Hirt, kiu ankaŭ lin portretis.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Johann Crüger etas la kreinto de multnombraj koncertaĵoj kaj muzikpedagogiaj skribaĵoj. En 1643 li konatiĝis kaj amikiĝis kun la fama poeto de ekleziaj kantoj Paul Gerhardt, por kiu li muzikigis diversajn sakalajn kantojn. En 1640 li eldonis la plej gravan eklezian kantaron de la 17-a jarcento, Praxis pietatis melica (praktiko de la pieco per kantoj). En dua kantokolekto kun 161 antoj, el tiuj 15 de Crüger, ankaŭ enestas tri muzikigitaj poeziaĵoj de lia samregionano Johann Franck.

Sakralaj kantoj resp. komponaĵoj de Crüger en la aktuala evangela eklezikantaro Germana[redakti | redakti fonton]

  • Nun jauchzet , all ihr Frommen (9)
  • Wie soll ich dich empfangen (11)
  • Fröhlich soll mein Herze springen (36)
  • Herzliebster Jesu, was hast du verbrochen (81)
  • Auf,auf, meinHerz, mit Freuden (112)
  • Zieh ein zu deinen Toren (133)
  • Schmücke dich, o liebe Seele (218)
  • Nun laßt uns Gott dem Herren (320)
  • Nun danket alle Gott (321)
  • Nun danket all und bringet Ehr (322)
  • Ich singen dir mit Herz und Mund (324)
  • Sei Lob und Ehr dem höchsten Gut (326)
  • Jesu,, meine Freude (396)
  • Liebe, du ans Kreuz für uns erhöhte (415)
  • Lobet den Herren alle, die ihn ehren (447)
  • Die Sonn hoch an dem Himmel steht (459)
  • Lobet dem Herrn und dankt ihm seine Gaben (460)
  • Ach wie flüchtig, ach wie nichtig (528)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Evangelisches Gesangbuch, Verlagsgemeinschaft Gütersloh/Bielefeld/Neukirchen-Vluyn 1996

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Crüger » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 932282 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)