Johann Daniel Salzmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Daniel Salzmann
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1722 (1722-03-26)
Morto 20-an de aŭgusto 1812 (1812-08-20) (90-jaraĝa)
Profesio
Okupo filozofo vd
Filozofo
vdr

Johann Daniel SALZMANN (naskiĝinta la 26-an de marto 1722 en Strasburgo, mortinta la 20-an de aŭgusto 1812) estis alzaca juristo kaj populara filozofo. En la verko goeta Dichtung und Wahrheit li aperas sub la nomo "Actuarius S.".

Vivo[redakti | redakti fonton]

En Strasburgo li flegis rondon da intelektuloj al kiu apartenis i.a. Johann Wolfgang Goethe, Jakob Michael Reinhold Lenz kaj Johann Heinrich Jung-Stilling. Tie li portis la nomon de Sokrato. Li laboris en la strasburga Ekonomia ĉambro kie li nomiĝis en 1758 voktuja sekretario (actuarius): li ege meritis pro bona administrado de pororfanaj monoj. Ekde 1774 li havis helpiston kaj en 1790 li pensiuliĝis. Goeto mem peris la preson de ses prelegoj kiujn Salzmann estis farinta inter februaro 1772 kaj aŭgusto 1774. Lia popularfilozofio entenis ankaŭ bonaĵojn priedukajn kaj li kombinis la optimismon de Gottfried Wilhelm Leibniz kun sprita enmikso de ideoj de Rousseau.

Tri eseoj pri la justeco, la ĝenerala feliĉo kaj la geedzeco bedaŭrinde perdiĝis.

Parenco de li havis rilaton al la frankfurta ĉirkaŭaĵo goeta: lia strasburga kuzo Friedrich Rudolph Salzmann, teologo, ĵurnalisto kaj framasonisto kiu poste iĝis teozofo, intencis en 1779 edziĝi al Charlotte von Barckhaus-Wiesenhütten, parencino kaj amikino goeta kaj amikino de la iama goeta fianĉino Anna Elisabeth von Türckheim. La saman jaron iĝis forlaso de ŝi pro troa sociala malegaleco. En 1784 ŝi edziniĝis al juĝisto el Wetzlar, Eberhard Christoph von Oetinger, nevo de prelato Friedrich Christoph Oetinger.[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Kurze Abhandlungen über einige wichtige Gegenstände aus der Religions- und Sittenlehre, Frankfurt am Main 1776 (reeldono: Metzler, Stuttgart 1966). La ĉapitroj jenas: "Über die Wirkungen der Gnade; über die Liebe; über die Rache; über Tugend und Laster; über Gemütsbewegungen, Neigungen und Leidenschaften; über Religion".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vgl. Reinhard Breymayer: Goethe, Oetinger und kein Ende. Charlotte Edle von Oetinger, geborene von Barckha s-Wiesenhütten, als Wertherische "Fräulein von B.." Heck, Dußlingen 2012, p. 7. 35 - 37. 87 - 91. 123 - 131.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]