Johann Franz Encke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Franz Encke
Persona informo
Johann Franz Encke
Naskiĝo 23-an de septembro 1791 (1791-09-23)
en Hamburgo
Morto 26-an de aŭgusto 1865 (1865-08-26) (73-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Q61449460 vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de GöttingenHumboldt-Universitato en Berlino • Gelehrtenschule des Johanneums vd
Profesio
Okupo astronomo • universitata instruisto • matematikisto vd
Laborkampo astronomiomatematiko vd
Doktoreca konsilisto Carl Friedrich Gauss vd
Verkado
Verkoj 2P/Encke vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Franz ENCKE (naskiĝis la 23-an de septembro 1791 en Hamburgo, mortis la 26-an de aŭgusto 1865 en Spandau) estis germana astronomo Oni ne konfuzu lin kun Karl Ludwig Hencke, alia germana astronomo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li lernis pri astronomio kaj matematiko en la Universitato de Göttingen kun Carl Friedrich Gauss, sed li rekrutiĝis en la Hansa legio dum la kampanjo 18131814, kontraŭ la napoleonaj armeoj kaj iĝis leŭtenanto de artilerio en la prusa armeo ĝis 1815.

Reveninte en Göttingen en 1816, li estas dungita de Bernhard von Lindenau en la observatorio de Gotha. En 1822 li iĝis direktoro de la observatorio, kaj en 1835, direktoro de la nove konstruita observatorio de Berlino. En 1844 li iĝis profesoro pri astronomio en Berlino.

Li edziĝis al Amalie Becker, filino de librovendisto, en 1824 kaj havis kvin gefilojn.

En 1859, trafis lin apopleksio kies sekvojn li suferis dum sia tuta vivo. En 1863 li rezignis siajn postenojn kaj retiriĝis el la aktiva vivo, sed restis direktoro de la Observatorio de Berlino ĝis sia morto la 26-a de aŭgusto 1865.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Li studis la kometon de 1860, kaj kalkulis la periodon de 70,9 jaroj de la perioda kometo de 1812, kometo nun nomata 12P/Pons-Brooks.

Li kalkulis la orbitajn elementoj de kometo malkovrita en 1818 de la franca astronomo Jean-Louis Pons, kaj montras ke ĝi estas la sama de tiu observata en 1805, kaj ke ĝia periodo estas 3,3 jaroj. Estis la unua malkovrita perioda kometo kun tiom mallonga periodo. Li antaŭvidis ĝian revenon por 1822 : observis ĝin Karl Rümker elde Aŭstralio. Tiu kometo estis nomita kometo de Encke, laŭ ne la nomo de ĝia malkovrinto, sed de tiu, kiu kalkulis ĝian orbiton.

Por tiu malkovro, la Royal Astronomical Society donacis al li la oran medalon en 1824.

En 1837 li observis malhelan zonon en la Ringo A, unu el la ringoj de Saturno. Tiu malheleco estis nomata "minimumo de Encke". (ne konfuzu kun la malpleno de Encke, tiel nomata pli malfrue en lia honoro).

En 1849 li prezentis, en la Akademio de Berlino, novan metodon de kalkulo de la orbitaj elementoj de kosma korpo, kiu necesas nur tri observojn de ĉi tiu korpo, kaj, en 1851, metodon de kalkulo de la perturbataj orbitoj[1].

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis :

En lia honoro, oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]