Johann Friedrich Agricola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johann Friedrich Agricola (* 4-an de januaro 1720 en Dobitschen ĉe Altenburg; † 12-an de novembro (2-an de decembro) 1774 en Berlino) estis germana muzikisto, komponisto kaj muzikverkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro, Johann Christoph Agricola, estis „Princa Altenburga kaj barona Bachofeny ĉambroagento kaj juĝeja direktoro“ en Dobitschen, edziĝinta kun Maria Magdalena. La fundamenton de lia muzika edukado metis inter 1725 kaj 1738 instruisto el Dobitschen, Johann Paul Martini.

En la jaro 1738 Johann Friedrich komencis 18-jare jurstudon ĉe la Universitato je Lepsiko. Krome li lernis ĝis 1741 ludadon de klavarinstrumentoj kaj kompozicion ĉe Johann Sebastian Bach, sub kies direktado li ludis klavicenon en „Collegio musico“.[1] Post finado de sia edukado en Lepsiko Johann Friedrich Agricola iris al Berlino, kie li trovis kontakton kun Johann Joachim Quantz, kortega komponisto de Frederiko la 2-a kaj Carl Philipp Emanuel Bach, ĉambroklavicenisto de la reĝo.

Post sensukcesa kandidatiĝo pri la sukcedo de Gottfried Heinrich Stölzel en Gotha komence de la jaro 1750 Agricola estis nomumita en majo 1751 ĉambromuzikisto kaj kortegokomponisto de Frederiko la 2-a. Jen li komponis i.a. la interludon "Il filosofo convinto in amore". En sia pozicio li ne nur kompetenis pri la komponado de novaj pecoj kaj la okazigo de privataj koncertoj, sed ankaŭ laboris kiel dirigento, kantisto, espertizisto, tradukisto, recenzisto, muzikverkisto kaj muzikinstruisto.

La geedziĝo kun la itala kantistino Emilia Molteni (* 1722 en Modena; † 1780 en Berlino) de la Itala Opero je Berlino ankaŭ okazis en la jaro 1751.

Post la morto de Karl Heinrich Graun en la jaro 1759 Johann Friedrich Agricola estis nomumita prusa kortega kapelmajstro far Frederiko la 2-a. Ĉi tiun postenon li tenis ĝis sia morto la 2-an de decembro 1774.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La komponaĵoj de Johann Friedrich Agricola (ĉefe kantverkoj kiel oratorioj, kantatoj, lidoj kaj operoj) klare montras la influon de Hasse kaj Graun. Kiel komponisto de lidoj Agricola estas tipa reprezentanto de la Unua Berlina Lidskolo kun ĝia preferado de anakreonta poeziado.

Pli ol komponisto Agricola renomiĝis kiel orgenisto kaj muziksciencisto. Lia ĉefverko estas la priverkado de "Opinioni de’ cantori antichi, e moderni o sieno osservazioni sopra il canto figurato" ("Instrukcio al kantarto", Berlino 1757) de Pier Francesco Tosi .

Muziko por la teatro:

  • Il filosofo convinto in amore, divertismento. Unua prezentado (up): aŭtunon de 1750 Potsdamo
  • La ricamatrice divenuta dama, interludo (1-an de novembro 1751 Potsdamo)
  • Il re pastore, opero 3 aktoj. Libreto: Pietro Metastasio. up: 9-an de oktobro 1752 Berlino, perdiĝinta
  • La citadella ingannata, opero. ua: 1752 en Antverpeno
  • Cleofide, Opera seria 3 aktoj. Libreto: Pietro Metastasio Alessandro nelle Indie. up: karnavalon de 1754 en Berlino
  • La nobilità delusa, dramma giocoso 3 aktoj. up: 1754 en Charlottenburg
  • Il tempio d'amore, festa teatrale. Libreto: Giovanni Pietro Tagliazucchi, laŭ Frederiko la 2-a. up: 30-an de septembro 1755 en Charlottenburg, okaze de la geedziĝo de princo Ferdinando de Prusio kun princino Anna Elisabeth de Schwedt
  • Psyche, opero 3 aktoj. up: 1756 en Berlino
  • Die Sendung des Heiligen Geistes, oratorio. Komponite en 1757
  • Die Hirten bei der Krippe zu Bethlehem, oratorio. Kune kun: Johann Joachim Quantz.. Libreto: Karl Wilhelm Ramler. up: 25-an de decembro 1757 en Berlino
  • Die Auferstehung und Himmelfahrt Jesu, oratorio. Libreto: Karl Wilhelm Ramler. up: 25-an de decembro 1757 en Berlino
  • L'ippocondriaco overo L'uomo fantastico, interludo 3 partoj. up: 1763 en Charlottenburg
  • Achille in Sciro, opera seria 3 aktoj. Libreto: Pietro Metastasio. up: 16-an de septembro 1765 en Berlino okaze de la geedziĝo de la "princo de Prusio" [poste reĝo Frederiko Vilhelmo la 2-a, 1786-1797] kun princino Elizabeta de Brunsvigo
  • Semiramis, dramo en 3 aktoj de Voltaire. up: 11-an de junio 1767 Hamburgo, perdiĝinta
  • Amor e Psiche, opera seria 3 aktoj. Libreto: Antonio Landi. up: 5-an de oktobro 1767 en Berlino okaze de la geedziĝo de Princino Vilhelmina de Prusio kun la hereda gubernatoro de Holando, perdiĝinta
  • Oreste e Pilade opera seria 3 ktoj. Libreto: Antonio Landi. up: 24-an de marto 1772 en Berlino. Novversio: I Greci in Tauri: marton 1772 Potsdamo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Georg Schünemann: Die Bachpflege in der Berliner Singakademie bis zur Wiedererweckung der Matthäus-Passion 13

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Schünemann Die Bachpflege in der Berliner Singakademie bis zur Wiedererweckung der Matthäus-Passion, in: Joh. Seb. Bachs Matthäus-Passion in der Singakademie zu Berlin 1829-1929. Sonderdruck aus Bach-Jahrbuch, 25. Jahrgang 1928, hrsg. von der Neuen Bachgesellschaft, Breitkopf & Härtel, Leipzig 1929
  • Arrey von Dommer: Agricola, Johann Friedrich. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 1. Duncker & Humblot, Leipzig 1875, S. 149 f.
  • Rudolf Elvers: Agricola, Johann Friedrich. In: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 1. Duncker & Humblot, Berlin 1953, S. 101 f. (Onlinefassung)
  • Agricola, 5) Johann Friedrich. In: Meyers Konversations-Lexikon. 4. Auflage. Bd. 1, Bibliographisches Institut, Leipzig 1885–1892, ‎ S. 203.
  • Klaus Stübler, Christine Wolf: Harenberg Komponistenlexikon. MAYERS Lexikonverlag, Mannheim 2004, ISBN 3-411-76117-2, S. 737.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]