Johann Friedrich Hirt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Friedrich Hirt
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1719 (1719-08-16)
en Apolda
Morto 29-an de julio 1783 (1783-07-29) (63-jaraĝa)
en Wittenberg
Lingvoj latinagermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto • Protestanta teologo • orientalisto • gimnazia instruisto • parson
vdr

Johann Friedrich HIRT, ankaŭ Hirth (naskiĝinta la 16-an de aŭgusto 1719 en Apolda, mortinta la 29-an de julio 1783 en Wittenberg), estis germana teologo evangelia kaj orientalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la metiisto Johann Jacob Hirt li jam dum la antaŭadoleskanteco montris talentojn elstarajn tiel ke li rajtis frekventi ekde 1734 la Vilhelmo-Ernesto-gimnazion en Vajmaro. Per la tie akiritaj konoj li povis komenci en la jaro 1738-a studojn ĉe la Universitato de Jena. En 1742 Hirt interrompis tiu ĉi vivon por entrepreni literaturan vojaĝon el kiu li revenis en 1744. En Jena li akiris la rajton pri docentado universitata.

Por tio li magistriĝis en 1747 kaj iĝis samjare adjunkto ĉe la filozofia fakultato. En 1748 li iris kiel dua lernejestro ĉe la vajmara gimnazio antaŭ ol vokiĝi profesoro eksterorda al Jena. Post doktoriĝo pri teologio li iĝis en 1761 superintendanto, supera paroĥestro kaj saksia-vajmara konsistori-konsilisto. En 1769 li ekprofesoris ĉe la teologia fakultato.

En 1775 li ekdeĵoris kiel ĉefprofesoro inter la teologoj de la Universitato de Wittenberg iĝante aŭtomate unua paroĥestro ĉe la wittenberg-a Mario-kirko. Kromis la oficoj de generalsuperintendanto pri la elekto-saksia distrikto kaj de ĉe-sidanto de la wittenberg-a konsistorio. Tion ĉian li plenumis diligente ĝismorte. En multaj skribaĵoj li specialiĝis pri la ekzegezo de la Malnova Testamento, la gramatiko de la hebrea lingvo kaj de aliaj ŝemidaj lingvoj.

Li anis ĉe la erfurta Akademio pri komunutilaj sciencoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Biblia Hebraea analytica. 1753, 1769.
  • Bibliorum analyticorum pars chaldaica. 1757.
  • Einleitung in die hebräische Abtheilungskunst der heiligen Schrift. 1762.
  • Vollständige Erklärung der Sprüche Salomons. 1768.
  • Institutiones Arabicae linguae. 1770.
  • Syntagma observationum philologico-criticarum ad linguam sacram Veteris Testamenti perinentium. 1771.
  • Orientalische und exegetische Bibliothek, Teil 1–8. 1772–76.
  • Wittenbergische orientalische und exegetische Bibliothek, Teil 1–4. 1776–79.
  • Anthologia Arabica. 1773.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Moritz Redslob: Hirt, Johann Friedrich. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 12, Duncker & Humblot, Leipzig 1880, S. 481 f.
  • Johann Christoph Strodtmann: Das neue gelehrte Europa 21. Teil, 1781 (Online)
  • Johann Georg Meusel: Lexikon der vom Jahr 1750 bis 1800 verstorbenen teutschen Schriftsteller. Gerhard Fleischer der Jüngere, Leipzig, 1805, Bd. 5, p. 541 (Online)
  • Friedrich August Weiz: Das gelehrte Sachsen oder Verzeichniß derer in den Churfürstl. Sächs. und incorporirten Ländern jetzlebender Schriftsteller und ihrer Schriften gefertigt. Verlag Carl Friederich Schneider, Leipzig, 1780, p. 113
  • Veronika Albrecht-Birkner: Pfarrerbuch der Kirchenprovinz Sachsen. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig, 2006, ISBN 3374021360, p. 231

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]