Johann Friedrich Mende

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Johann Friedrich MENDE)

Johann Friedrich MENDE (naskiĝis la 3-an de oktobro, 1743 en Lebusa, Malsupra Luzacio, Germanio, mortis la 1-an de julio, 1798) estis inventisto, maŝinkonstrukciisto kaj minoficisto.

1767 MENDE komencis studi en la minakademio de Freiberg.

Ekde la 28-a de februaro 1770 li estis nomumita "Kunstmeister" ĉe ĉiuj minejoj de Saksio. La titolo - laŭvorte "majstro de la arto(j)" - klarigeblas per tio, ke en la tiutempe minado "arto" oni nomis ĉiujn teknikajn instalaĵojn, kiuj estis pli komplikaj ol la kutimaj (man)laboriloj kaj tial necesigis "mirindan arton".

En tiu funkcio MENDE fakte respondecis pri la teknika substrukturo de la minado en Saksio kaj faris multon por ties plibonigo. Mondvastan historian signifon havas la unua ŝiplifto, kiun li konstruigis en la jaroj 1788 kaj 1789.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.